Koncertoj, prelegoj...

Publié le jeudi 31 janvier 2008 par Vito , mis a jour le dimanche 9 mars 2008

TEĤNIKAJ GRUPOJ


 Retpaĝa prizorgado per la libera programo SPIP

Okazos sabate je la 15a en komputile kaj rete ekipita ĉambro.

SPIP estas reta publikig-sistemo. Kio estas tio ? Temas pri dosieraro, instalita ĉe via reta konto, kiu ebligas al vi ĝui ian kvanton da aŭtomatismoj : pluropula mastrumado de la retejo, enpaĝigo de viaj artikoloj sen scipovo pri HTML, tre rapida modifo de la strukturo de via retejo... per la sama retumilo kiu servas por viziti la retejon (Netscape, Microsoft Explorer, Mozilo, Opera). SPIP ebligas konstrui kaj ĝisdate tenadi retejon, danke al tre facile uzebla interfaco.

SPIP estas la konstruilo de tiu ĉi retejo

Praktike, la retejo de SAT-Amikaro estas prizorgata per SPIP kaj tiu teĥika laborgrupo ebligos al interesitoj ekkoni la bazan principon de funkciado de la retejo (helpe de la jam iom spertaj SPIP-uzantoj) cele al pli harmonia kaj efika dispartigo de la farendaj ĝisdatigoj.

Supren



 Enpaĝigado per la libera programo Scribus kun Dominik Bertrand

Okazos sabate je la 15a en komputile ekipita ĉambro.

Logobildo de Scribus

Scribus estas libera programo por komputila enpaĝigado de papereldonaĵoj (revuoj, libroj, varbiloj). Ĝi ebligas eldoni profesi-kvalite post rapida lernado de la bazaj principoj.

Praktike, diskonigo de tiu programo al agemaj kamaradoj ebligos pli facile prizorgi la eldonan laboron de SAT-Amikaro kaj ĉefe disponi pri pluraj kompetentuloj por tiu tasko, tiel ke ne la sama devu zorgi pri enpaĝigo kaj de la SAGo kaj de la libroj eldonotaj de la asocio.

Supren


PRELEGOJ


 Réalité culturelle de la musique en espéranto (F. Martorell)

Okazos sabate je la 15a en la salono Zamenhof.

Logobildo de EUROKKA

Floreal Martorell prezentos en la franca la aktualan esperanto-muzikon kaj malkovrigos al la publiko (celitaj estas ĉefe gejunuloj) plej diversajn stilojn kaj el ankaŭ plej diversaj landoj, el ĉiuj kontinentoj..

Muzikoj popolaj kaj pli modernaj kiel Folko, roko, elektronika muziko, subgrunda muziko, hiphopo, ktp...

Li ankaŭ prezentos diskojn, kaj demojn sed ankaŭ klarigos, kiel sufiĉe amplekse esperanto-muziko troviĝas en interreto kaj alirebla al kiu ajn, de kie ajn en la mondo...

Logobildo de Vinilkosmo

La prelego dividiĝos en tri partojn :

  1. Histoire et évolution de la muisque en espéranto
  2. Naissance du mouvement de la musique rock espérantiste
  3. La musique en espéranto au 3e millénaire

Supren


André Cherpillod en Grezijono


 Kultura valoro de Esperanto (A. Cherpillod)

Okazos dimanĉe je la 17a en la salono Zamenhof.

André Cherpillod, kiu multe kontribuas al ĝi per abunda verkado (vidu kiom da titoloj troviĝas en la libroservo de SAT-Amikaro !) prelegos pri la kultura valoro de esperanto, kiu mem konsistigas grandan parton el la eduka valoro de esperanto, nia kongrestemo.






Supren


KONCERTOJ

Ĉiuj koncertoj estos senpage malfermaj al ekstera publiko, do ne hezitu inviti neesperantistajn simpatiantojn !


 La Kuloj : Klero Ruseto, Umbajo Majstoroviĉo kaj Lino Markovo

Okazos sabate je la 20a30 en la salono Zamenhof.

La novkreita triopo prezentos al ni varian programon kun kantoj kaj plurinstrumentaj muzikaĵoj (akordiono, aldo, gitaro, hobojo). Lino kun lirika kantisto jam samloke ravis la kongresintojn de la SAT-kongreso dum somero 2007.

La programo 2008 espereble estos eĉ pli alloga...

Supren



 La PAFKLIK’

Okazos sabate je la 22a en la salono Zamenhof.

Jen la Pafklik’ !

Repo / HipHop en Esperanto !

La Pafklik’ estas muzikgrupo kiu komencis koncerti en Festo 2006 (Grezijono). La Pafklik’, kiu konsistas el Platano kaj Katakana, ludas hiphopon. La dua koncerto dum la Internacia Seminario 2006/07 en Germanio estis sekva paŝo al fameco. Pafklik’ sukcesis dancigi kaj amuzi la homojn. Ili ankaŭ koncertis dufoje dum Festo 2007, en IS (en Germanio) en AS (en Pollando) por la 2007a jarfino.

Supren



 Ĵak Lepŭil’

Okazos dimanĉe je la 21a en la salono Zamenhof.

Ĵak registrante la albumon "Mi Estas" en la studio de Vinilkosmo.

Protestkanzonoj, amkanzonoj, ŝerckanzonoj...

Ĵak Lepŭil’, la franca kantisto fame konata de la esperantistoj jam de pluraj jardekoj, finfine eldonis sian unuan KDon, sed tio ja ne estas lia unua albumo !

Ĵak registris sian unuan albumon sur kasedo, Danĝera ul’, en 1977, kaj poste tri aliajn, Revenas mi en 1980, De Pont-Aven al Varsovi’ en 1985, kaj Ne donu tro en 1993. Do estas ne malpli ol 27 jaroj da ĉeesto kiun Ĵak dediĉas per tiu ĉi albumo, ŝtopita je dolĉa mokemo, socipolitika kritiko, kaj multe da tenero.

Eltirita recenzo pri lia lasta KD Mi estas ĉe la retejo MusicExpress en esperanto.

Supren



 Duoble Unu

Okazos lunde je la 21a en la salono Zamenhof.

La unua KD de Duoble Unu ankaŭ estas iel duobla pro la kromaĵoj !

Post apero de ilia kodisko, la Kompanio Duoble Unu daŭrigas sian vojaĝon tra diversaj lingvoj, de Indio ĝis Usono, de Uzbekio ĝis Grekio. Korsika lulkanto, barceluna rumbo, provenca farandolo montras ke la du spektaklofarantoj vagadis tra Mediteraneo.


Kaj el Finlando ili kunportis klasikaĵojn en esperanto. Akordiono, gitaro kaj perkutiloj akompanas popolarajn kanzonojn, famajn aŭ nekonatajn. Humuro kaj danco ankaŭ ritmas la koncerton, kaj esperanto ne estas forgesita, dank’al la tute freŝbakitaj kantoj de la paro Fransŭaz kaj Patrik.

Supren