Jules Verne esperantisto & Kiel Traduki

Okaze de la 64a kongreso de SAT-Amikaro en Paŭo eldoniĝis du libroj : "Kiel traduki..." kaj "Jules Vernes esperantisto !".

Vi povas ilin mendi rekte ĉe :
ESPERANTO SAT-Amikaro - Libroservo

132-134 bd Vincent-Auriol

75013 Paris
aŭ libroservo"ĉe"sat-amikaro"punkto"org

 Kiel traduki... : 9€ + 2€ da sendokostoj, do 11€
 Jules Verne esperantisto ! : 8€ + 2€ da sendokostoj, do 10€

Aŭ ambaŭ libroj por 20€, sendokostoj inkluzivite.


Jules Verne esperantisto !

Dulingva eseo verkita de Lionelo Dupŭio (Lionel Dupuy) kaj tradukita de Ĵak LePuil’ kaj Armelo LeKvinto (Armelle Le Quint). 98 paĝoj. Pli da informoj ĉe : Jules Verne esperantisto ! Universala lingvo por sentempa verkaro….


Kiel traduki sesdek franclingvajn vortojn

Tiu libro kompilas tesktojn aperintajn en la samtitola rubriko prizorgata de Andreo Andrio en La Sago, reviziitajn kaj korektitajn, kaj ilustritajn per spritaj desegnaĵoj de Serĝo Sir’. 146 paĝoj.