Kongres-malferma parolado de la OKK-prezidanto

Publié le jeudi 22 avril 2010 par Vito
Philippe Stride, OKK-prezidanto

Bonvenon al vi ĉiuj en Hillion.

Ni antaŭĝojas travivi kune tiujn tri aŭ kvar tagojn en nia ŝatata bretona lando.

Mi estas Philippe Stride, aktuala prezidanto de Esperanto 22.

Mi ne intencas paroli dum longa tempo.
Tiel ni tre baldaŭ povos interŝanĝi kaj tosti al nia renkonto.
Do rapide mi diros kelkajn vortojn nome de la kongresa komitato.
En junio 2009, Franjo kaj Guy proponis al ni organizi la kongreson de SAT-Amikaro.
Post ne longa pripensado, tuj estiĝis 14-membra komitato el la estraro de E-o 22.
Helpis nin ankaŭ multaj volontuloj, la lernantoj de la konversaciaj grupoj. kaj aliaj aliĝintoj.
Verkiĝis tekstoj por la revuo la Sago kaj la kongresa libreto.
Mi devas diri ke ni travivis tre agrablan aventuron dum la dek pasintaj monatoj.
Ni malkovris multajn talentojn inter ni.
Ni spertis solidarecon en malfacilaĵoj.
Ni ankaŭ plibonigis nian lingvan nivelon.
Mi, per tiu parolado pruvas tion… Ĉu ne ?
Mi profitas la okazon por danki ĉiujn pro la aktiva partopreno.

Gaby Tréanton

Nun mi deziras, ke Gaby alvenu ĉi-tien sur la scenejon....
Baldaŭ 90-jaraĝa, Gaby, vi estas elstara esperantistino kaj pasigis la plej longan tempon en nia asocio.
Danke al vi multaj projektoj realiĝis.
En 1946, vi eklernis la esperantan lingvon per korespondado.
De tiam vi uzis vian instruistinan arton kaj vian talenton pri interrilatoj, vian afablecon, por disvastigi esperanton.
Vi partoprenis la preparadon de tiu kongreso efektive kaj kuraĝige.

Tio ne estas via unua kongreso, ĉu ne ?.
Ĉu vi scias , Gaby, kiom da kongresoj vi jam partoprenis ?
Ni nombris 130 !

Gaby, nome de la organiza kongresa komitato, ni nomas vin « honorprezidantino de tiu kongreso 2010 »

Medalo de Hiliono donacita de la urbestraro al la OKK

Mi dankas
 la estraron de SAT-Amikaro pro la fido, al nia organizkapablo.
 la urbestrinon de Hillion pro ŝiaj helpo kaj bonvenigo.
 la instituciojn de la departemento, de la regiono kaj de la urba komunumo de Saint Brieuc, kiuj helpis nin finance
 la helpemajn dungitoj de la urboj Hillion kaj Saint-Brieuc, de la departemento, de la turisma oficejo, de Radio Clarté, de la gazetoj Ouest France, le Télégramme kaj Le cri de l’ormeau pro la komunikado.

Mi aparte dankas Stéphane Lemarchand, kiu desegnis la poŝtkarton, la koboldon kaj aliajn desegnaĵojn por la kongreso.
Li dediĉos de li ilustritajn la infanlibrojn de Bernadette ekde ĉi-vespere.

La kongresa komitato deziras al vi fruktodonan restadon :
interparolu, kunkantu, kundancu, kunmanĝu, kuntrinku,
ĝuu la feston !

Dankon pro via aŭskultado

Nun parolos Sinjoroj Alain Redot kaj Alain Lafrogne de Hillion, nome de la urbestrino, kiu bedaŭrinde ne povas ĉeesti.