1924 : 42 membroj de la Akademio de Sciencoj agnoskas kaj rekomendas Esperanton

Publié le jeudi 5 août 2004 par admin_sat

La subskribintoj, membroj de la Akademio de Sciencoj,

Konvinkitaj ke la adopto de la internacia helplingvo Esperanto en la internaciaj rilatoj havus grandegajn konsekvencojn el la vidpunkto de la
progreso de la scienco kaj ĝia aplikado ; ke ĝi ebligus etendi la disinfluon de la franca scienco eksteren kaj, pro tio, la intelektan influon de nia lando,
esprimas la deziron :

1° ke la instruado de tiu lingvo, majstroverko de logikeco kaj simpleco, estu enkondukita, almenaŭ fakultative, en la oficialaj programoj de la klasoj de sciencoj de ĉiuj instruestablejoj ;
2° ke, dum la internaciaj kongresoj, ĝi estu adoptita kiel oficiala lingvo samrajte kiel la naciaj lingvoj, ĝis la momento kiam la eksperimentado konfirmos ke ĝi taŭgas por fariĝi la sola oficiala lingvo ;
3° ke la atento de la direktoroj de la sciencaj aŭ teknikaj eldonejoj estus altirita pri la intereso kiun prezentas por ili la uzo de tiu lingvo, por iliaj publikaĵoj destinitaj al eksterlando ;
4° ke, jam de nun, la sciencistoj kaj teknikistoj preparu sin por ĝin uzi en iliaj rilatoj kun siaj eksterlandaj kolegoj, kaj sciigu poste al ili ke ili estas pretaj uzi ĝin ;
5° ke Komisiono estus nomumita por prepari kaj ellabori Fakterminarojn de fundamentaj sciencoj en Esperanto, kaj ke la teknikaj Societoj estu invitataj same fari koncerne sian specialecon.

RIMARKOJ : Koncerne la artikolon 2, la taŭgeco de Esperanto fariĝi oficiala lingvo estas jam delonge demonstrita, i.a. per ĝia uzo kiel oficiala lingvo fare de la Akademio Internacia de Sciencoj de San Marino (AIS) fondita en 1983 : www.ais-sanmarino.org/. Vd ankaŭ per la retserĉilo

http://dmoz.org/World/Esperanto —> "Scienco". Multaj aplikoj jam disvolviĝis antaŭe en la scienca kaj teknika komunikado, i.a. okaze de la Internacia Ekspozicio pri Artoj kaj Teknikoj en la Moderna Vivo (Parizo, 1937) . Ekzistas tre ampleksa 142-paĝa raporto pri la konferenco "Esperanto en la moderna Vivo" kiu okazis en tiu kadro.

Okcidento restis surda al alvokoj favore al uzo de Esperanto en scienco kaj tekniko lanĉitaj ankaŭ el orienta Azio : 85 japanaj sciencistoj en 1950, 20 ĉinaj universitataj profesoroj de universitato en 1951, kiuj povis konstati la taŭgecon kaj tre bonan uzeblecon de Esperanto por tiu aplikado.

Subskribintoj de tiu ĉi deziresprimo je la 1-a de junio 1924 :

ALBERT 1er, Prince de Monaco, Président de la Section d’Océanographie de l’Union Internationale de Géodésie Géophysique.
APPELL (Paul), Recteur de l’université de Paris, de l’Académie des Sciences.
ARSONVAL (Arsène d’), Professeur au Collège de France, de l’Académie de Médecine.
BAZY (Dr), de l’Académie des Sciences et de l’Académie de Médecin.
BERTHELOT (Daniel), de l’Académie des Sciences.
BIGOURDAN, Astronome de l’Observatoire de Paris, Président de la Commission Internationale de l’Heure.
BONAPARTE (Prince Roland).
BONNIER (Gaston), professeur de Botanique à la Sorbonne.
BOREL (Émile), Directeur Scientifique de l’École Normale Supérieure.
BOURGEOIS ( Général), Sénateur, Ancien Directeur du Service Géographique de l’Armée.
BRANLY (Professeur Édouard), Prix Osiris 1903.
BRETON (J.-L.) Député, Ancien Ministre.
BROGLIE ( Duc Maurice de).
CHARCOT (Dr Jean), Explorateur des régions polaires.
CARPENTIER (Jules), Membre du Bureau des Longitudes.
CHARPY, Directeur Général de la Société des Forges et Aciéries de laMarine.
COSTANTIN, professeur de Botanique au Muséum d’Histoire Naturelle.
COTTON (Aimé), Professeur de l’Académie de Paris.
DESGREZ ( Dr), Membre de l’Académie de Médecine.
DESLANDRES, Directeur de l’Observatoire d’Astronomie Physique de Meudon.
FERRIÉ (Général), de l’Académie des Sciences (T.S.F.).
FOURNIER (Amiral), Président de la Société d’Océanographie de France.
GENTIL (Louis), Explorateur, Professeur de Géologie à la Sorbonne.
HALLER (Albin), Professeur de Chimie à la Sorbonne.
JANET (Paul), Directeur du Laboratoire Central d’Électricité, Président de la Société Française de Physique.
LALLEMAND (C.), Inspecteur Général des Mines.
LAUBEUF (Maxime), Ingénieur du Génie Maritime.
LEBESGUE, Professeur au Collège de France.
LEBLANC (Maurice), Président du Comité Électro-Tehnique.
LECOMTE (Henri, Botaniste, Professeur au Muséum.
LECORNU, Inspecteur Général des Mines, Professeur à l’École Polytechnique.
LINDET, Professeur à l’Institut Agronomique.
LUMIÈRE (Louis) Inventeur du Cinématographe.
MARCHAL (Paul) Zoologiste.
MESNAGER (Augustin), Professeur au Conservatoire des Arts et Métiers.
PAINLEVÉ (Paul), Professeur de Mathématiques à l’École Normale Supérieure.
PERRIN (Jean), Prix Nobel de Physique.
RICHET (Dr Charles), Professeur de la Faculté de Médecine, Membre de l’Académie de Médecine, Prix Nobel.
SCHLOESING, Professeur de Chimie et Directeur de l’École d’Application des Manufactures.
SEBERT (Général Hippolyte), Cofondateur de l’Institut Bibliographique de Bruxelles.
VINCENT (Dr), Professeur d’Épidémiologie au Collège de France.
WIDAL (Dr), Professeur à la Faculté de Médecine, Membre de l’Académie de Médecine.