Babilrondo de 2015-2016 - paroliga renkonto ĉe SAT-Amikaro sidejo en Parizo

Vendrede je la 18a30m. Datoj kaj temoj estas ŝanĝeblaj.

Aparta propono far Eriko : sabaton la 23an de Aprilo ; duhora promenado tra la 16a distrikto de Parizo sur la paŝoj de Hektor Gimar, grava arkitekto de la Secesi-stilo (Art nouveau) (ĉefe konata kiel farinto de la elirejoj de la Pariza metroo)

La rendevuo estiĝos je la deka matene ĉe la elirejo de la metroo "Exelmans" linio 9.

Do eble ĝis venontsabate

« « « « « Jen ekzemple… vendredo 4an de marto Jani vizitis nin el Kubo… vivu la muzikon ! » » » » »

La Vendredaj vesperaj babilrondoj ne estas rendevuo de filozofoj, de politikistoj, de SAT-anoj ; simple kunestas homoj kun homoj. Ja, ne sen riproĉoj : la anoncita temo ne ĉiufoje estas respektata, iuj parolas pli ol aliaj, iuj ne lertas per E-o, ne nur akvo estas trinkata ; tamen ĉeestu ! Diru per la lingvo Esperanto, kiel vi vivas vian vivon ; aŭskultu la aliulojn ; tio valoras pli ol teorioj de Profesoroj.

Ni deziras pli da « etaj prelegoj » : plurfoje dum la antaŭa jaro 2014-2015 unu amik(in)o prezentis temon, kiel : Interreta Esperanto-TV, SAT, framasonismo, eksterteranoj, vortarlibroj, merkatikaj teknikoj por varbi, parabolo de la kaverno, Ruseo kaj Voltero, Pirata Partio…
Tiaj « prelegetoj » estis interesaj kaj la diskutoj riĉaj.

Se vi deziras « prelegeti », anoncu vian daton kaj temon (eblas esti libro, metio, vizito de ekspozicio, receptoj por kukoj, eĉ eblas esti vi…). Ne preparu prezentadon per komputilo ĉar ni ne havas grandan ekranon. Ni uzis Skype unu fojon. Dank’al tiaj prelegetoj ni povus ankaŭ redakti artikolojn por La Sago. Kaj ni liberigos nian amikinon D. el la tasko zorgi la rondon !
La « duelo » estas alia maniero babilrondi, kiun ni deziras refoje ludi. La prelegeto de D. pri « Ruseo/Voltero » aspektis tia : ŝi disdonis al la rondanoj paperetojn sur kiuj estis citaĵoj franclingvaj de ili ; ni estis petataj traduki, legi al la rondo, klarigi, komenti, fine diveni la aŭtoron !

Bonvolu legi malsupren la ontaj datoj kaj temoj…

Datoj Temoj proponitaj
Aktualaĵo, freŝtempaj temoj… laŭ la novaĵoj el Francujo, el Esperantujo…
Via « eta prelego » pri temo, vizito, eksperimento, verko, artisto ŝatata aŭ malŝatata de vi…
La Sago. – Ni redaktu artikolojn…
04/09/2015 Ludoj. – Ĉu ekzistas tipaj E-aj ludoj ? Kiel ludi E-e ? Venu provi aŭ proponi ludojn…
25/09/2015 Lernejo. – Rakontu kion vi lernis aŭ ne lernis, kion vi forgesis aŭ ankoraŭ memoras…
02/10/2015 Stultaj kondutoj en Interreto. – Ellasu vian ekranon kaj venu moki la sekiĝantajn otakuojn, la Streisand-efikon, la aserton (« leĝo ») de Godwin…
09/10/2015 Utilaj militoj. – Kiajn bonajn kaj justajn militojn vi plej ŝatas, volas…
16/10/2015 Kiu eduku la infanojn ? – Aŭ la familio, aŭ la komunumo, aŭ la lernejo, aŭ la strato, aŭ Interreto…
23/10/2015 Transhumanismo. – Raso aŭ kiraso ? Ĉu vi preferas uzi sciencon por egigi viajn mensajn kaj fizikajn kapablojn, aŭ vivi senartifike…
30/10/2015 Lingvujoj da malmulta anaro. – Malplimultoj, hieraŭ, hodiaŭ, morgaŭ…
06/11/2015 Festi datrevenojn. – De naskiĝo, de morto, de E-istiĝo, kies, de kiaj eventoj, de kiuj religioj…
13/11/2015 Subitaj furiozaĵoj. – En televidilo, en laborejo, en familio, en babilrondo…
20/11/2015 Reklamoj. – Utilo, uzo, kiel ne bezoni, kiel rezisti kontraŭ la agreso…
27/11/2015 Kio aspektas « amuza » ? – Ĉu humuro efikas kiel universala komprenilo…
4/12/2015 Baza rento. – Ĉu universala, egala kaj senkondiĉa enspezo faciligus socian progreson…
11/12/2015 Aŭ Rolanto, aŭ Vivanto : la sia duelo ! – Ludi rolon (en la spektaklo privata, familia, socia…) aŭ sendepende vivi sian vivon…
18/12/2015 Spiritisma rondo. – Ni mediumne alvokos Z-on, preparu la demandojn !
08/01/2016 Mortintoj de la pasinta jaro. – Kiujn plori, kiujn forgesi…
15/01/2016 La sovaĝa infano kiu inspiris la filmon Francois Truffaut
22/01/2016 La parolo de ebrio. – Ĉu la vero estas en la vino…
29/01/2016 Ŝanĝiĝoj tra la vivo. – Kiom ajn vi aĝas, vi sentas internajn ŝanĝiĝojn, volitajn aŭ ne ; rakontu vian arton vivi…
05/02/2016 Eksjugoslavio – Vjeko Markov.
12/02/2016 Optikaj eksperimentoj kaj trukoj
19/02/2016 Makiavelo. – « Estri, tio estas kredigi »… ĉu vi kredas ?
26/02/2016 Aŭ Tradicio, aŭ Evoluo : la duelo ! – Kie situas Kulturo, individua vivo, socia vivo…
04/03/2016 Kuba folklora muziko − Jany
11/03/2016 Monda komploto. – Kiel taksi la teorion ? ĉu Esperanto estas sufiĉe komplotema…
18/03/2016 Ami. – Kiel estas ? Ĉu konsilinda ? Kion, kiun vi amas ? Kial ? Rakontu viajn sentojn, emociojn…
25/03/2016 Revaj ferioj. – Kie, kun kiu, por fari aŭ por eviti kion…
01/04/2016 Reva aŭ sonĝa kunul(in)o. – Prefere sama aŭ komplementa ? Ordinara aŭ mirinda ?…
08/04/2016 Kio aspektas « amuza » ? – Ĉu humuro efikas kiel universala komprenilo…
15/04/2016 Novan propagandon por E-o ! – Ni preparu la estontajn reklamojn…
22/04/2016 Aŭ SAT, aŭ UEA : la duelo ! – Ni ludu la duelon ! – aŭ la memmortigon…
sabaton 23/04/2016 Secesi-stilo (« Art Nouveau ») Vizito en la XVI-a distrikto de Parizo gvidota de Eriko. Duhora promenado tra la 16a distrikto de Parizo sur la paŝoj de Hektor Gimar, grava arkitekto de la Secesi-stilo (Art nouveau) (ĉefe konata kiel farinto de la elirejoj de la Pariza metroo)

La rendevuo estiĝos je la deka matene ĉe la elirejo de la metroo "Exelmans" linio 9.

Do eble ĝis venontsabate
29/04/2016 Feminismo. – Parto de humanismo ? Demagogio ? Aŭ nenio pli ol la ina flanko de la vireca stulteco ? Rakontu vian feminismon…
06/05/2016 Ŝati sian metion, profesie sukcesi. – Ĉu utilas ? ĝis kia grado…
13/05/2016 « La enhavo de la fridujo estas nenies propraĵo ». – Ni balotumos tiun mocion post kompleta inspektado kaj foranalizo de la enhavo…
20/05/2016 Aktiva pacifismo. – « Se vi deziras pacon, preparu vin militi »…
27/05/2016 Aŭ Buddho, aŭ Mahometo : la duelo ! – Ni ludu la oponon de la profetoj…
03/06/2016 La Ŝtrumpfoj. – Ĉu la utopio de Peyo superas la Zamenhofan…
10/06/2016 Fotografio. – Ĉu foti, dum nuna epoko, estas ankoraŭ Arto, aŭ konsumado facila de troa teknologio…
17/06/2016 Muziko. – Ĉu son-arto estas internacia lingvo, aŭ modoj enlokaj sen signifo… Melono muzikisto, prelegos !
14/06/2016 Amatoraj dokumentaj filmetoj en Interreto. – Ĉu interesaj ? ĉu vi mem eksperimentis ? Ni rigardu… kaj… kial ni ne realigu…
01/07/2016 Surealisma vespero. – Ni eksperimentos aŭtomatan skribadon en E-o, kaj aliajn teknikojn de superrealismo…
08/07/2016 Aŭ Sentoj, aŭ Racio : la duelo ! – Ĉu emocioj estas malsuperaj neatentindaj ideoj…

Finiĝis la Babilrondo 2015-2016

« Ĝis la revido oktobre ! »…

Eriko