Ni rendevuas la 1an de majo 2016 en Greziljono por kongresi

Publié le lundi 18 avril 2016 par Vito , mis a jour le lundi 30 janvier 2017

La komitato de SAT-Amikaro preparis ĉi tiun revuon por informi la membrojn pri agado dum la pasinta jaro. Vi do legos agad- kaj financ- raportojn.
Pli ol 25 % el la membraro respondis al la konsulto, kiun ni februare sendis per LS107. Analizon de la respondoj vi malkovros.
Ni daŭre ricevis artikolojn por La Sago, kiun ni publikigas kvankam la redakta skipo ne plu havas kunordiganton.

La 1an de majo, kiel ni jam anoncis, ni renkontiĝos en Greziljono por kongresi.
Jen detaloj pri via akceptado :
Eblas alveni sabaton la 30an de aprilo, vespermanĝi kaj tranokti.

Tagordo de la kongreso :

- 9a30 : akcepto
 10a : Jara membrokunveno (agadraporto ; financraporto)
 11a : Konsulto pri estonto de SAT-Amikaro : analizo de la respondoj kaj debato
 12a30 : tagmanĝo
 14a - 17a : Estonto de nia asocio :

  • Konkretaj proponoj por taski en la asocio (administri la revuon, prepari kongreson, kontadi, helpi en Libroservo kaj sidejo, ...)
  • Debato kaj proponoj por prepari referendumon

NB : estos malgranda libroservo… eblas prepari mendon se Veronik’ ricevas ĝin antaŭ la 29a de aprilo,
 ĉe libroservo(ĉe)sat-amikaro.org
 per mesaĝo ĉe 09 53 50 99 58
 per letero al :
SAT-amikaro ESPERANTO
132 bd Vincent Auriol
FR- 75013 Paris

Nepre, anoncu vian partoprenon rekte al la kultura domo de Greziljono kun kopio al la komitato.
Indiku kiam vi alvenos, ĉu vi deziras liton, ĉu kaj kiam vi deziras manĝi.
Aliĝu per http://gresillon.org/aligho aŭ france http://gresillon.org/inscriptionretmesaĝe.

Ĉiu kunportu prefere sian littukon aŭ dormsakon.
Aparte por ĉi tiu kongreso, pro tuja renkontiĝo, sendu ĉekon je ordono « MCE Grésillon » rekte al la adreso de la sekretario :

B. Schumann / MCE
9 rue du Couradin
35510 Cesson-Sévigné

aŭ pagu surloke al SAT-Amikaro, kiu transdonos la ĉekojn.

Laŭplaĉe venu kun via partnero, kiu ne dezirus ĉeesti kunsidon sed babilos kaj promenos.
Por tiuj, kiuj alvenos sabaton, plaĉos tiu oferto de la artista staĝo :
Samedi 30, journée libre. 20h30 Théâtre. Le massacre du sultan Hamid de Clément MARAUD. Durée 1h30. Public 8 euros

Maison Culturelle de l’Espéranto :
Retadreso : kastelo(ĉe)gresillon.org
Poŝtadreso :
Grésillon, route du Lude
St. Martin d’Arcé
49150 BAUGÉ-EN-ANJOU

SAT-Amikaro :
Retadreso : sekretario(ĉe)sat-amikaro.org
Poŝtadreso : 132, 134 bd Vincent Auriol 75013 PARIS

La komitato de SAT-Amikaro