Ni rememorigas al vi ke baldaŭ okazos 65a kongreso de SAT-Amikaro en Hiliono, 22 (apud San-Briego).
Kune ni diskutos pri eblaj rimedoj por krizkontraŭi. Ni paŝos en la paŝoj de loka verkisto Louis Guilloux alnomita « la nesubigitulo » La aktualajn problemojn pri akvo-kvalito en Bretonio kaj aliloke, la estontecon de la abeloj, la ekonomikosocialokrizojn kune ni debatos.
Krizkontraŭi estas ankaŭ kune amuziĝi : pro tio, ni al vi eklernos bretonajn dancojn. Valoran artprogramon ni antaŭvidis : klasika gitarkoncerto, muzika teatro, Ĝenerala kanto kun la koruso Interkant’ kaj prezento de Gijomo pianludisto kaj kantisto.
Plenigu vian aliĝilon, baldaŭ novaj tarifoj ekde la unua de marto 2010.
– Kiel atingi la kongresejon ?
– Glumarkoj, poŝkartoj, poŝmarkoj aĉeteblaj :
Por trovi utilajn informojn vizitu :
– nian retpaĝaron : http://kongreso2010.sat-amikaro.org
– specialan prikongresan numeron « La Sago 60 ».
Bonan vojaĝon, ni atendas vin !
La OKK