Accueil | Contacts SAT-Amikaro chez wikipedia SAT-Amikaro chez Ipernity SAT-Amikaro chez Facebook SAT-Amikaro chez Facebook fil rss

  eo |

Eŭropa turneo de Alejandro Cossavella


Alejandro Cossavella (Aleĥandro Kosabela, mallonge Ale) venas el suda parto de Argentino el la urbo Bariloche.

Li estas multfaceta kaj talenta artisto kiu ludas gitaron, komponas, verkas kaj kantas siajn proprajn kantojn. Entute li jam eldonis kvin kompaktdiskojn.

EŬROPA TURNEO de ALEJANDRO COSSAVELLA

JPEG - 24.1 kb
Logobildo de EUROKKA

Kunordigata de EUROKKA


Por tiu ĉi eŭropa turneo Alejandro enstudiiĝis denove kaj preparis novajn titolojn por disko kun stiloj diversaj de tango al skao kaj kanzono, tra regeo. Dum la koncerto Alejandro prezentos al vi argentinaĵojn kaj siajn muzikon kaj kantojn kiuj ravos kaj ensorĉos vin ...

...Sed li preparis eĉ pli por prezenti al vi, kaj vi povas elekti kion vi deziras havi, laŭ la karaktero de via aranĝo :

- Koncerto kun mem verkitaj kantoj, sed ankaŭ versioj de konataj kantoj de aliaj artistoj, en Esperanto, la hispana kaj la angla

- Prelego pri la Argentina Esperanto-movado

- Prelego pri verkado de muziko en Esperanto, tradukado al Esperanto, kaj aliro al publiko ne-esperantista per muziko.

- Ekzercado de la bazaj paŝoj de Tango-dancado

- Lumbildoj profesiaj kun interesaj klarigoj el la tre bela regiono de Bariloche (eble la plej bela de Argentino). Vi povas kombini tiujn elementojn laŭplaĉe. La kostoj estus la samaj. La koncerto kaj la lumbildoj bone konvenas por publika aranĝo kun ne-esperantista publiko.

Ĝisdatigoj de la informoj pri la turneo (ĉefe pri la Germana parto) ankaŭ vi baldaŭ trovos en la retejo : http://turneoj.wikispaces.com

Novembro

DATOJ URBOJ AKTIVAĴOJ LOKAJ ORGANIZANTOJ
15 sab Herzberg (DE) Koncerto esperanto-zentrum
19 mer Nilvange (FR) koncerto 20:15 Centre Social Albert Camus, 18 rue Joffre FR-57240 Nilvange Esperanto Thionville & Forum des Citoyens Bruno HENRY
22 sab Bremen (DE) posttagmeze dum EMAS-kulturtago Esperanto-klubo de Bremo Klaus Schlüter
23 dim Essen (DE) koncerto en Unperfekthaus Petra Dückershoff
24 lun Namur (BE) Koncerto je la 19a en Maison des Seniors, rue Loiseau, 39 BE-5000 Namur (Belgio) Esperanto-Grupo de Namur Denis FLOCHON
26 me Bruxelles Brussel (BE) Koncerto je la 19a en ’La Chapelle de la Résurrection’ rue van Maerlant, 2 BE- 1000 Bruxelles (Belgio) Brusela Esperanto-Grupo Françoise Pellegrin
27 ĵaŭ Oostende (BE) Koncerto je la 19ª en Vercamersschool 1a etaĝo, kunvenejo de La Konko, Northlaan 14 Oostende Marc Cuffez
28 ven Antwerpen (BE) Koncerto je la 20ª30 en Esperantodomo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen Antverpena Esperanto-Grupo Eddy Van den Bosch
29 sab Rotterdam (NL) Malferma tago en CO de UEA, Nieuwe Binnenweg 176 NL-3015 BJ Rotterdam UEA Centra Oficejo sekretario
30 dim Lille (FR) Koncerto je la 17ª en MRES (Maison Régionale de l’Environnement et des Solidarités), 23, rue Gosselet FR- 59000 Lille Lila esperanto-Grupo Katja Boen

Decembro

DATOJ URBOJ AKTIVAĴOJ LOKAJ ORGANIZANTOJ
1 lun Arras (FR) Koncerto je la 18a en Office Culturel d’Arras 61 Grand Place FR-62000 ARRAS Arasa Esperanto-grupo Jacky Ramon
2 mar PARIS (FR) koncerto je la 20a en kafejo "L’Orient Express Café" 12 rue Claude Tillier FR-75012 PARIS kun FAMo kiel unua parto Parizaj esperantistoj FAMO, Armelle Piolat de Esperanto-France, La Pafklik
3 mer trajnveturado
4 ĵaŭ Angoulême (FR) Aperitiv-koncerto je la 19a en Maison des Peuples et de la Paix (MPP) 50 rue Hergé FR-16000 Angoulême Esperanto-Charentes Dominique Vasconi-Couturier
5 ven Trajnveturado al Toulouse (FR) EUROKKA Flo Martorell
6 sab Sabadell (CAT) Koncerto (Kataluna Esperanto-kongreso) La Rambla 69 ES-08802 Sabadell Kataluna Esperanto-Asocio Hèctor Alòs i Font
7 dim same same Ferriol Macip I Bonet (Farri)
9 mar Bordeaux / Libourne (FR) Koncerto je la 20a en la Festsalono de Galgon Esperanto-Gironde Joël Lajus
10 mer Sainte-Foy-la-Grande (FR) Koncerto je la 21a en la ejo Le Chais 65 rue Denfert Rochereau FR-33220 Ste Foy la Grande Esperanto en Pays Foyen Marie-Hélène Desert
11 ĵaŭ Pau (FR) Koncerto je la 20a en Salle Jean BRUNO Quartier Lartigue FR- 64000 PAU Esperanto-grupo de Pau
12 ven Villeneuve d’Aveyron (FR) koncerto je la 20a30 en "Salle du Patrimoine" Office de Tourisme Boulevard Cardaillac 12260 Villeneuve d’Aveyron Turisma oficejo André ANDRIEU
14 dim Toulouse (FR) Zamenhofa Festo Fervojista ejo de Saint- Agne (stade Henri Greard) 65 Rue saint Roch FR-31400 Toulouse Esperanto-Kultur-Centro
15 lun Donneville (FR) ripoztago Flo Martorell EUROKKA / Vinilkosmo
16 mar Béziers (FR) Koncerto je la 17ª en Maison de la Vie Associative 15 rue du Général Margueritte FR-34500 Béziers Esperanto-Grupo de Béziers
17 mer La Ciotat (FR) je la 20a30 En koncertejo "Jazz Convergence" Place Evariste Gras FR-13600 La Ciotat Esperanto-Grupo de La Ciotat Renée Triolle
18 ĵaŭ Ripoztago
19 ven Lyon (FR) koncerto en KoToPo Association Mille et une langues Guillaume Lanier
20 sab same ripoztago
21 dim Quetigny (FR) Koncerto je la 15a00 centre social Léo Lagrange 3 rue des prairies FR- 21800 QUETIGNY Diĵona Esperanto-Grupo Alain Droyer
22 lun Poncey lès Athée (FR) Preleg-koncerteto je la 15a en Salle Municipale FR-21130 Poncey lès Athée Alain Droyer
28 dim Biedenkopf (DE) koncerto dum IS Die Jugendherberge Biedenkopf Herbergsleitung Anke und Heinz Hönig Am Freibad 15 35216 Biedenkopf Resp. Programo de IS Mélaine Desnos
30 mar Düsseldorf (DE) koncerto dum IS Resp. Programo de IS HDP
31 mer Düsseldorf (DE) prelego dum IS Resp. Programo de IS HDP

Januaro

DATOJ URBOJ AKTIVAĴOJ LOKAJ ORGANIZANTOJ
1 ĵaŭ Frankfurt am Main (DE) koncerto dum NoRo Resp. programo de NoRo Lu
2 ven Frankfurt am Main (DE) prelego dum NoRo Resp. programo de NoRo Lu
6 mar eble Dresden (DE) koncerto
8 ĵaŭ Frankfurt am Main (DE) forflugo al Argentino

Fonto : http://www.ipernity.com/blog/vinilkosmo/103378







Voir la liste des articles
de la même rubrique


 
SAT-Amikaro - 132-134, Boulevard Vincent-Auriol - 75013 Paris - 09.53.50.99.58
A propos de ce site | Espace rédacteurs