Prelego : la okcitana muziko

Publié le vendredi 12 décembre 2008 par admin_sat

de Jomo (Jean-Marc Leclercq) kaj Farri (Ferriòl Macip i Bonèt )

La okcitana muziko, tutsame kiel la okcitana kulturo, enigas siajn radikojn en diversaj lokoj de Eŭropo. El la balta maro kaj enfluejo de Vistulo ĝis islama ibera duoninsulo tra orienta Eŭropo, la Balkanoj kaj Italio, ĝi estas la heredinto de la tradicioj de la visigota popolo. Dum mezepoko, per la verkoj de la trobadoroj, ĝi radiis sur la tuta kontinento, kunportante la moralajn valorojn de arto, de toleremo, de kritiko al povplenuloj kaj respekto al ineco. La fadeno de okcitana verkado neniam malfortiĝis dum jarcentoj, kaj eĉ nuntempe ankoraŭ pli riĉas.