La dimanĉa koncertejo : La Teatro Sankta-Ludoviko

Publié le mardi 20 janvier 2009 par admin_sat

La mistero de la urbodoma statuo ..

Plejkutime, urbodomojn ornamas alegoriaj respublikaj figuroj. Kial do, sur la frontono de la paŭa urbodomo troviĝas statuo de Talio [1], kun stelita frunto  ? Fakte, la municipo establiĝis en la nunan urbodomon nur en 1878. Tiu konstruaĵo, situanta norde de la Reĝa placo, estas reale malnova teatro datumanta de 1862. Starigita sur la ruinaĵo de projektita preĝejo, la Teatro Sankta-Ludoviko2 estis aĉetata de la municipo, en 1876, por iĝi urbodomo. Post diversaj malfacilaĵoj, la teatro fermiĝis en 1968 pro nesekureco. Remalfermita en 1984, tiu prestiĝa kadro gastigas ekde tiam prelegojn, teatraĵojn, dancospektaklojn kaj koncertojn. La abundo da skulptaĵoj substrekas la alporton de la stilo de Napoleono la 3a. En tiu Itala teatro okazos la dimanĉon la koncerto de Kaj Tiel Plu.