Jules Verne esperantisto ! Universala lingvo por sentempa verkaro…

Publié le mardi 17 mars 2009 par Vito , mis a jour le mardi 20 avril 2010

Verkaro de Jules Verne estas aparte kompleksa, multfaca, polimorfa, neatendita kaj ĝi tiel ofte antaŭas lian tempon. Kiel fakte ĉirkaŭi tiun tiel modernan, kleran, noviĝantan verkaron ? En kiun kategorion ĝin ordigi, kiel ĝin ekstudi ? Ĉu aliflanke necesus vere ĝin ordigi en ian precizegan kategorion... ? Ne, certe ne. Ĉar riĉeco de tiu verkaro ja evidente kuŝas en ĝiaj originaleco kaj sentipeco.

Dum sia tuta aŭtora vivo, tiu homo, klera atestanto pri sia tempo, scivolema pri ĉio, malferma al ĉiuj novaj formoj de progreso, sisteme enigis en siajn romanojn, la lastajn malkovrojn kaj revoluciojn starigitajn de scienco kaj tekniko de lia epoko. Do tute kompreneblas ke fine de sia vivo, la romanisto interesiĝis al Esperanto. Tiu artefarita lingvo tial kernas en la kvar unuaj ĉapitroj de "Studvojaĝoj" (1903-1904), la lasta romano, pri kiu laboris la verkisto antaŭ sia morto, la 24-an de marto 1905. Michel, filo de Jules Verne, poste rearanĝis la tekston por publikigi ĝin sub titolo "La miriga aventuro de misio Barsac" (1914). Sed, en tiu nova versio, ĉiuj fragmentoj pri Esperanto mistere malaperis…

Sepdek jarojn poste, en 1981, urbo Nantezo, en kiu naskiĝis Jules Verne, akiris multajn neeldonitaĵojn de la verkisto. Tiel eltiriĝis manuskripto de Studvojaĝoj, kies sekva publikigo far Eldonejoj "Cherche-Midi" ebligis de tiam redoni al Esperanto la tutan lokon, kiun ĝi devis komence okupi en la paĝoj skribitaj de Jules Verne. Sed antaŭ ol ni rekte lanĉiĝos en prezento kaj analizo en tiuj ĵus remalkovritaj ĉapitroj, ni unue interesiĝu al mondo de Jules Verne kaj al la diversaj influoj markintaj liajn skribaĵojn. Tiu vojaĝeto kernen de skribado, al fontoj de verne-a inspiro, ebligos pli bone kompreni kiel kaj kial Jules Verne tiel interesiĝis al Esperanto, tiagrade ke li faris el ĝi la centran elementon de sia Studvojaĝo...

Lionel Dupuy

Elfrancigis Vincent Charlot

La libro "Jules Verne Esperantisto !" ĵus apreis por la kongreso. Pli da informoj ĉi tie : Jules Verne esperantisto & Kiel Traduki