Bureso (86), 11-12/06/2009 : ĈIRKAŬ GEORGES LAGRANGE

Li ŝatis nek la honorojn nek la florkronojn, sed tamen volis « lasi spurojn pli daŭrajn ol
tiu de limako ». Jam de kvin jaroj Georges Lagrange forpasis, kaj iuj ŝatus honore al lia
ega laboro dediĉita al la internacia lingvo kolekti, prezenti kaj eble rete diskonigi lian
verkaron.

Fine de la staĝo de altaj studoj gvidota de Michel Duc Goninaz kaj Janine Dumoulin,
sabate post-tagmeze kaj dimanĉe ni esploros la trezorojn, kiuj « ronronas » sur la bretoj
de teatroŝranko en Kvinpetalo. Jam tri juvelojn oni malkovris :
 La Ora libro de la « Tri Koboldoj », la fama kabaredo de Raymond Schwartz
dum la jaroj kvindek kie Georges renkontis sian ontan edzinon Erika
  « Mia gramatiko » ne eldonita broŝuro kiu sintezas la ĉefajn punktojn kiujn oni
devus lernigi je la komenco de instruado, i.a. la semantikajn kategoriojn
  « La aliulo » provizora titolo kiun oni donis al la lasta ne eldonita krimromano de
Serĝo Elgo, lia kromnomo kiel verkisto.

Estos ankau videblaj originalaj dokumentoj kiel fotoj, atestoj, leteroj, artikoloj, prelegoj...
Sabate vespere, oni auskultos belegan poemon de Aragon en ne konata traduko de
Georges kiun recitos Martine Rivière, poste prezenton de la gramatiko de Georges far
Michel Duc Goninaz, kaj tre verŝajne interŝanĝojn de memoraĵoj kaj aliaj surprizoj. Kaj kiel
frandaĵo por lirike fermi la renkonton, oni spektos la korusan spektaklon « Kanto
General
 » kiun estros Franjo.

BOURESSE – la 12an de Julio 2009 -
17H – preĝejo -
“Kanto Ĝeneral’”
de Pablo NERUDA/Mikis THEODORAKIS

48 gekantistoj/gemuzikistoj, omaĝos al kaj prezentos 9 poemojn tradukitajn de Georges
LAGRANGE
dum kompleta spektaklo por deklamanto (J. YVART) gesolistoj (Maya – FaMo)
koruso “Interkant’” orkestreto sub la gvidado de Franjo LEVEQUE.

Senpaga eniro

Ebleco loĝi sur loke, ĉu en kvinpetalo, ĉu en tendejo, ĉu ĉe la loĝantoj.

Pli da informoj :

Anny LEGUEN 05 49 36 35 26 aŭ anny.leguen ĈE laposte.net

Franjo LEVEQUE 06 76 27 51 78 leveque.franjo ĈE gmail.com