L’Hérault du jour - 8 août 2009 - 1900 esperantistoj venintaj el 62 landoj

5000 kilometroj per la « verda buso » tra Eŭropo

1900 esperantistoj, veninte el 62 landoj, partoprenis dum unu semajno la Universalan Kongreson de Esperanto en Bjalistoko, pola urbo kie naskiĝis en 1859 Doktoro Lazaro Ludoviko Zamenhof, iniciatinto de tiu lingvo.

1900 esperantistoj venintaj el 62 landoj

Foririnte en la « verda buso  » kun 3 bezieranoj kaj 48 « esperantistaj geamikoj », mi trairis Francion, Germanion, Ĉeĥion kaj Pollandon.
La universitata centro akceptis la kongreson, mirindan miksaĵon de individuoj, kiuj libere kaj facile interkomunikas pere de Esperanto, nia komuna lingvo. Tio aspektas vigle, bunte, vivece, varme, gaje.
Japanoj ne formetas siajn ĉapelojn, indoneziano surmetas longan ĉemizon, ĉinoj buntajn robojn. La adoleskantoj preferas larĝajn pantalonojn kaj aŭskultas kun ganda miro la maljunajn partoprenantojn rakonti pri siaj iamaj kongresoj. Por vojaĝi, ili lernas la lingvon pere de Interreto, sed ne konas la historion de la movado.

En tiu homa bunteco, aŭdiĝas nur unu lingvo, Esperanto ; ne necesas interpretistoj, nek tradukistoj. Foje, mi « krokodilas » (tio signifas paroli sian propran lingvon), iranano petas min afable « Ne, parolu en Esperanto ».

Mi babilas pri la Usono de Obamao kun junulo naskiĝinta en Aŭstino (Teksaso), edzinĝinta kun polino el Vroclavo. Ili renkontiĝis en kongreso en Finlando kaj diris « jes » al la urbestro. Kun babilema italino, mi komparas la malmeritojn de niaj respektivaj prezidentoj. La britoj, multnombraj, aktive partoprenas la 29 kunvenojn, debatojn, prelegojn organizitajn pri tre diversaj temoj.

En la « libro-servo », mi ne scias kion elekti : libroj, diskoj, ludoj, vidbendoj, kiom da riĉeco !

Tiu paca mondo, pri kiu parolis Zamenhof

Spite mian lacecon, mi maltrafas neniujn el la vesperfestoj : kantoj, koncertoj, teatrajoj, kaj eĉ balo.

La nepo de Doktoro Zamenhof, Kristofo Ludoviko Zaleski Zamenhof, nura elsavito kun sia patrino, el familio amasmurdita (kiel multaj esperantistoj) de la naziuloj, malfermis la kongreson kun sia filino.

Emociiga momento, same kiel tiu de la fermo, okaze de la transdonado de la flago al la reprezentanto de Kubo, kie okazos la kongreso de 2010, antaŭ tiu de 2011 en Kopenhago.

Same ĝojigaj estis la infanoj, kiuj vivis laŭ sia ritmo, kantis, ludis, recitis en Esperanto. Ili estas la estonto kaj konstruos tiun pacan mondon, pri kiu parolis Zamenhof en siaj verkoj, « kiam la popoloj povos libere interkompreniĝi, tiam ili ĉesos malamikiĝi ».

Kun miaj kamaradoj, mi partoprenos, la 12an de septembro, en la Aleoj de Asocioj, en Beziero, por akcepti la estontajn esperantistojn. « Rendevuo ĉe nia budo, ĝis baldaŭ »

Jacqueline MAUREL

Artikolo el « L’Hérault du Jour », 8an de aŭgusto 2009