Neforgeseblan rendevuon je la 3-6a de aprilo 2010 !

Publié le lundi 1er février 2010 par Vito

Ni rememorigas al vi ke baldaŭ okazos 65a kongreso de SAT-Amikaro en Hiliono, 22 (apud San-Briego).

Kune ni diskutos pri eblaj rimedoj por krizkontraŭi. Ni paŝos en la paŝoj de loka verkisto Louis Guilloux alnomita « la nesubigitulo » La aktualajn problemojn pri akvo-kvalito en Bretonio kaj aliloke, la estontecon de la abeloj, la ekonomikosocialokrizojn kune ni debatos.

Krizkontraŭi estas ankaŭ kune amuziĝi : pro tio, ni al vi eklernos bretonajn dancojn. Valoran artprogramon ni antaŭvidis : klasika gitarkoncerto, muzika teatro, Ĝenerala kanto kun la koruso Interkant’ kaj prezento de Gijomo pianludisto kaj kantisto.

Plenigu vian aliĝilon, baldaŭ novaj tarifoj ekde la unua de marto 2010.

 Kiel atingi la kongresejon ?
 Glumarkoj, poŝkartoj, poŝmarkoj aĉeteblaj :

Por trovi utilajn informojn vizitu :
 nian retpaĝaron : http://kongreso2010.sat-amikaro.org
 specialan prikongresan numeron « La Sago 60 ».

Bonan vojaĝon, ni atendas vin !
La OKK