Bonvenigo de Alano Redoto (1a vicurbestro de Hiliono)

Publié le mercredi 12 mai 2010 par Vito , mis a jour le mardi 11 mai 2010

Bonan vesperon al geĉiuj,

S-ino Urbestro petas vian indulgon pro foresto el la komunumo planita delonge, ŝi taskas min kiel 1a vicurbestro vin akcepti ĉi vespere k mi kun granda plezuro bonvenigas vin.

Bonvenon unue en ĉi ejojn, kie disvolviĝos via kongreso. Tiu ĉi salono nomita « salono G Palanto », surportas la nomon de la sola hiliona filozofo ĝis nun konata. Li ĉefe famas pro siaj verkoj sed ankaŭ pro la amikeco, kiun li teksis kun Luiso Giljuo kiu ofte venis en la dometon de G Palanto en Granvilo ; la dokumento kunproduktita de R Savidano, F Maheo k la Amikoj de L Giljuo ebligis doni al vi ĉi posttagmeze trarigardon super ilia rilatado.

Bonvenon ankaŭ en nian belan hilionan komunumon, kiu havas tiun apartaĵon posedi 2 centrokvartalojn k plurajn vilaĝegojn. La vizitanto, kiu travagas ĝiajn kelkajn stratojn, ne havas impreson malkovri « etan urbon ». Ĝi tamen enkalkulas 4112 enloĝantojn k ĝiaj 2400 ha igas ĝin unu el la plej vastaj komunumoj de la San-Briega urbara komunumo, al kiu ĝi apartenas.

Alia apartaĵo, la komunumo de Hiliono formas kvazaŭ-insulon, bordita okcidente k norde de la San-Birega golfeto k oriente de la Guesanta valo. Tiuj 2 naturaj limoj estas samtempe riĉeco k Aĥila kalkano. Riĉeco pro la beleco k diverseco de la pejzaĝoj k foje afliktofonto kiam la akvoj el niaj riveroj, troŝraĝitaj per nitratoj, kirliĝas kun la golfetaj akvoj k produktas verdajn algojn. Nia batalo por konservi la tutan jaron la belecon de niaj pejzaĝoj fine naskos siajn fruktojn, pri tio ni certas ĉar ni ne plu estas solaj ; naturmediaj asocioj k profesiaj medioj estas firme deciditaj por evoluigi la situacion.

Sed prefere al longa prelego, mi invitas vin traviziti la komunumon bilde danke al la bildoprezento, kiun Kristino, vicurbestrino pri kulturo k komunikado, preparis.

BILDOPREZENTO komentata per kelkaj frazoj

Por la bildoprezento

Hiliono estas :
 Centrokvartala enirejo en harmonio kun la naturo
 Forta marspuro kun la marbordoj k ĝiaj herbvadoj, kun klifoj, rokaj bordoj, sablomontetoj, strandoj, estuaro...

 Natura heredaĵo riĉa k varia, facile alireblaj per la GR 34... kun aŭ sen suno, kun aŭ sen maro, kun maro oleplata aŭ tempesta.
La naturŝirmejo kun siaj migrobirdoj,
la Guesanta valo, ĝia sovaĝa estuaro, ĝiaj lagetoj k ĝia akvofalo...
tiom da malkovrindaĵoj viziteblaj laŭ piedaj, biciklaj k rajdaj padoj...

Hliono ankaŭ estas :
 Grava konstru-heredaĵo
Spaco k Placo Palanto, ĉiusporta salono, la 5 lernejoj, Golfeta Domo...
Pli malnova heredaĵo
kun la menhiro de Karkviteo, la preĝejo el 11a k 14a jarcentoj, la Birdobredejo de la Gegenejo, la malnova kruco de Bona Ŝirmejo, la 3 kasteloj k multaj kasteldomoj, la viadukto Harelo de la Noeo ĉe la Novpontoj, la barilo de la Rolanda Ponto k la 2 akvoelektraj fabrikoj.

 Multnombraj komunumaj agadoj k intensa asocia vivo
Infana municipa konsilio, kvartalaj renkontoj, biblioteko, ludoteko, fericentro, priloĝa centro...
Sportaj k kulturaj asocioj, ĝemeliĝo kun Balabio, komunumo el la Koma regiona, asocia forumo...
Festaj okazaĵoj : muzikfesto, mitulfesto...

 Variaj ekonomiaj aktivaĵoj
Agrikulturo : pli ol 30 ekspluatejoj, kiuj varias de intensiva produktado ĝis ekologia.
Mitulbredado : 10% de la jara francia konsumado.
Pluraj aktivejoj,
Tendumejo, vojaĝ-gastejo... k multaj servoj en ĉiuj fakoj de la ĉiutaga vivo.

Ni esperas, ke tiu bildoprezento vekis ĉe vi deziron malkovri iom pli la komunumon k ni estas konvikitaj, ke vi scios transdoni pozitivan bildon pri Hiliono ĉirkaŭ vi danke al ĉi efika komunikilo, Esperanto.
Mi deziras al vi nome de S-ino Urbestro k de la Municipa Konsilio tre sukcesan kongreson k agrablan restadon en nia komunumo.

Mi nun transdonas la parolvicon al Alano Lafronjo, Vicurbestro pri daŭripova disvolvado k financoj.