Komuna alvoko por la muro de la federiĝintoj

Ili savis la Respublikon kaj vivigis demokration

Ni rehonorigu la komunumanojn

"Historio fine klarvidos kaj diros, ke ni savis Respublikon". Ĉi tiuj vortoj de Eugène Varlin, diritaj la tagon antaŭ lia morto, la 28an de majo 1871, eĥos en niaj oreloj 140 jarojn poste, tiun venontan 28an de majo, kiam ni faros la "Supreniron al la muro". Komence de siaj skribaĵoj, la Komunumanoj asertis la principojn, kiuj motivadis ilian tutan agadon : Libereco, Egaleco, Frateco, la devizo de de Franca Respubliko por kiu ili batalis.

La glora epopeo de la Komunumo inspiras la hodiaŭajn batalantojn por demokratio, paco, sociala progreso, laborrajtoj, deca loĝado, sano, feliĉaj vivo kaj maljuneco, publikaj servoj alireblaj al ĉiuj, laikeco, kulturo, bonkvalita instruado por ĉiuj infanoj kaj adoleskantoj, kaj ankaŭ por plenkreskuloj, kiuj ne havis ĝin. Ĉi tiujn rajtojn ni postulas por ĉiuj, kiuj loĝas en nia lando, sendepende de iliaj deveno, sekso, nacieco, haŭtkoloro, filozofia kaj religia opinio.

Dum tiuj hodiaŭaj bataloj, ni memoras la ĉiamvivajn verkon kaj idealojn de la Komunumo de 1871, ties modernecon kaj nunecon.
Antaŭ 140 jaroj, en printempo de 1871, la pariza popolo kaptis la povon. Por reprezenti sin, la Parizanoj elektis, inter siaj najbaroj kaj laborkunuloj, la homojn kiuj luktis, la antaŭajn jarojn, kontraŭ la polica kaj militema reĝimo de la dua imperio, kontraŭ la kruela ekspluatado, kies viktimoj estis ili, por plibonaj viv- kaj laborkondiĉoj. Triono el tiuj elektitoj estis laboristoj, kvanto kiu neniam estis atingita en iu elektita asembleo depost tiu memorinda tempo. Virinoj kaj fremduloj ege partoprenis la Komunumon.

Dum 72 tagoj, elektitoj de la Komunumo kaj pariza loĝantaro realigis demokratan, socialan, kulturan, humanan verkon gravan, kiu inspiris la tutan laboristan kaj demokratan movadon de la 20a jarcento kaj alparolas nin ankaŭ hodiaŭ.

Ĉi tiu jaro 2011, de la 140a komunum-memortago, enhavas multajn iniciataĵojn far asocioj, sindikatoj, maldekstraj partioj, urboj, kiuj organizas ekspoziciojn, kolokvojn, debatojn, por omaĝi al komunumanoj, daŭrigi iliajn verkon kaj idealojn.

Ni pensas pri tiuj, kiuj, milope, estis pafitaj, malliberigitaj, deportitaj, ekzilitaj. La Komunumanoj, kiuj postvivis amasbuĉadon, malliberejan kaj punlaborejan afliktojn, estis amnestiitaj en 1880, kaj povis reveni Francion.

Sed ni nun devas rehonorigi ĉiujn viktimojn de la versajla subpremo, redoni al ili ilian dignon, por ke ili retrovu sian lokon en la nacia memoro. Ni engaĝiĝu tion fari por la 140a memortago de La Komunumo.

Ni rendevuos la sabaton 28an de majo, ĉe la enirejo de la tombejo Père Lachaise, rue des Rondeaux, Parizo 20a – metrostacio Gambetta

Fonto : http://lacomune.perso.neuf.fr/pages...