Temoj de la parol-rondoj en Parizo

Konversaciaj renkontoj ĉe SAT-Amikaro sidejo en Parizo (13a)

Vendredaj parol-rondoj en la sidejo

— Dum la epidemio pro kronviruso, la sidejo en Parizo estas fermita, la parolrondoj okazas per interreto —

Datoj

Temoj proponitaj

6/3/2020 Arĥivoj Esperantistaj — Kiel aspektas, kie situas la arĥivoj societaj de Esperantujo, la bibliotekoj, kaj personaj kolektoj.
13/3/2020 Hodiaŭ, Vendredo, la 13-a ! — Ĉu vi timas ? aŭ esperas gajni monon ? amon ? ĉu vi kredas je sorto ?
20/3/2020 Urbaj balotoj — Kiel aspektas la politika situacio de Francio, inter la du balotoj ? ĉu gravas tiu baloto ?
27/3/2020 Kiel vi travivas la malpermeson elhejmeniĝi pro la kronviruso ? — Ĉu en via urbo, kiel en Parizo, la stratoj dezertas ? Ĉu pro malpli da aŭtomobiloj, la suno pli sunas kaj birdoj pli kantas ? Ĉu vi sidas la tutajn tagojn antaŭ ekrano ? preferas liton ? Ĉu en aliaj landoj estas same ?
3/4/2020 Kiel vi travivas la malpermeson elhejmeniĝi pro la kronviruso ? — Ni reuzas tiun temon, kiu certe restos nia ĉefa afero dum la sekvaj semajnoj !
10/4/2020 Kiel vi travivas la malpermeson elhejmeniĝi pro la kronviruso ? — Ĉu vi spektis la filmeton de TEJO, kiu montras diversajn reagojn : Esperantistoj kaj kronviruso — Ĉu vi spektis la "Symphonie confinée - Simfonio en hejmizolo" kiu ĝisdatigas famegan kanzonon de Bourvil, ankaŭ kantita de Marie Laforêt : "La Tendresse" — Konektiĝu al Satamtam por rondumi virtuale !*
SuperManiso


En la parol-rondo de SAT-Amikaro,
nek krokodili, nek manisi !

* Bonvolu konekti nur mikrofonon, ne kameraon, kaj indiki vian (krom)nomon kaj urbon.
* Eblas konekti sen komputilo al la diskuto ĉe Jitsi, per ordinara telefono : — 1) Telefoni al 01 84 88 64 78 (kostas kiel enfranca alvoko), iu voĉo petas (anglalingve) kodon. — 2) Tajpi la PIN-kodon de la diskuto Satamtam : 20 31 34 45 15 # (ne forgesi aldoni la "#").

17/4/2020 Kiel vi travivas la malpermeson elhejmeniĝi pro la kronviruso ? — Ni reuzas tiun temon, kiu certe restos nia ĉefa afero dum la sekvaj semajnoj !
24/4/2020 Kiel vi travivas la malpermeson elhejmeniĝi pro la kronviruso ? — Ni reuzas tiun temon, kiu certe restos nia ĉefa afero dum la sekvaj semajnoj !
1/5/2020 Kiel vi travivas la malpermeson elhejmeniĝi pro la kronviruso ? — Ni reuzas tiun temon, kiu certe restos nia ĉefa afero dum la sekvaj semajnoj !

Niaj Vendredaj vesperaj babilrondoj (vi estas bonvenata ekde 18h30) ne estas rendevuo de filozofoj, de politikistoj, de SAT-anoj ; simple kunestas homoj kun homoj. Ja, la anoncita temo ne ĉiufoje estas respektata, iuj parolas pli ol aliaj, iuj ne lertas per E-o, kaj ne nur akvo estas trinkata. Venu, ĉeestu ! Diru per la lingvo Esperanto, kiel vi vivas la vivon ; aŭskultu la aliulojn ; ĉio-tio valoras pli ol teorioj de Profesoroj !
Ni deziras pli da « etaj prelegoj », se vi deziras « prelegeti », anoncu vian daton kaj temon (eblas temi pri libro, metio, vizito de ekspozicio, receptoj por kukoj, eĉ eblas esti vi…). Ne preparu prezentadon per komputilo ĉar ni ne havas grandan ekranon. Dank’al tiaj prelegetoj ni povus ankaŭ redakti artikolojn por La Sago.