Francisko Valdomiro Lorenz Atesto pri la vivo kaj verko de eksterordinara homo

Aŭtoro : Vlastimil Novobilský, Tradukis : Margit Turková

159 paĝoj, 14 x 20 cm, broŝurita, prezo : 13,50€

ISBN 978-80-87169-80-3 eldonis Kava-pech.cz

F. V. Lorenz (1872-1957) estas ne nur aŭtoro de la unua lernolibro de Esperanto en la ĉeĥa, kiun li eldonis jam en la jaro 1890, sed konata lingvisto, poligloto kaj pedagogo, sed ankaŭ naturkuracisto kaj por spiritistoj grava mediumo,

Li naskiĝis en Ĉeĥio kaj de infaneco li mirigis la ĉirkaŭaĵon pro sia talento pri lingvoj. Krom la studado de fremdaj lingvoj, inkluzive de Volapuko kaj Esperanto, li dediĉis sin al politika kaj agita socialdemokrana agado, i.a. kiel redaktoro de partiaj gazetoj. Pro tio minacis al li malliberiĝo kaj trijara soldatservo en la aŭstria-hungaria armeo. Por eviti tion li elmigris en Brazilon kie li poste vivis ĝis la fino de sia vivo.

La libro priskribas lian malfacilan, sed tre interesan vivon, komence kiel ormineja ministo, poste agrikulturisto, instruisto, naturkuracisto, sed dume diligenta verkisto en kaj tradukinto el multraj lingvoj. Inter liaj verkoj troviĝas ankaŭ lernolibroj de diversaj lingvoj, vortaroj, tradukoj de gravaj spiritualaj verkoj, ktp.

Lorenz estis poligloto kiu laŭ atestantoj scipovis 104 lingvojn inkluzive de pluraj indianaj, por kiuj li veris gramatikojn. En la libro estas prezentita ne nur la vivo de Lorenz, sed grandan parton okupas ankaŭ priskribo de lia verkaro.