La Legendo de l’Ora Pavimero

Publié le dimanche 23 décembre 2018 par maksimiliano

Konfeso el sorĉolibro el epoko fora.

La legendo de l’Ora Pavimero nun al vi estas rakontata.

Pasintece, en ĉi tiu loko,

Vivis Sireno, kiu ĉarmis per sia kanto,

Iujn devojigitajn vojaĝintojn en la tempo.

La rivero tiom larĝa tiutempe,

Inter la insuletoj, fluis kviete.

Pacema, la Sireneto kun longa ora hararo.

Nevidebla, el unu aŭ el alia rando,

Aŭ digeblis, tiom da nostalgia kanto,

Ke, ĝi ĉiun kortuŝis per magia memoraĵo.

Iun tagon,iom lacaj, ke, ili ŝin vidi ne povis,

Viroj decidis,

Strebi ŝin kapti,

Ke, ili plejbone ŝin vidu ne povi.

Sed, furiozaj, pro malsukceso tion,fari,

Foriris, post ilia flamingo de la veprejo,

Tiam, oni povis aŭdi kerne de tiu ardejo,

Krion tiom korŝira, ke, ĝi traboris vian animon.

Estis, de agonio, la krio,

De la malaperigita Sireneto.

Inter la ankoraŭ fumantaj ardaĵoj,

Daŭre videblis, ĉe la sunsubiro,

Tiu disradianta ora pavimero,

Kiu defios jarcentojn.

Iuj diras, ke, ĝi konservas de la Sireneto, l’animon,

Kaj, ke, nur,unu penso pri ŝi, deprenas iun ajn ĉagrenpezon !


Traduction/mars 2017, par le Groupe Esperanto Montluçonnais avec l’aide d’un enseignant espérantiste de Clermont-Ferrand.