Prirabado de Eŭropo

Publié le vendredi 6 août 2004 par admin_sat

Ne nur en entreprenoj kaj organizoj, sed ankaŭ en institucioj registaraj (Kanado), internaciaj aŭ eŭropaj, la varbado de personaro pli kaj pli ofte fariĝas per anoncoj postulantaj ke la kandidatoj estu denaskaj angleparolantoj : "Engliŝ mother tongue", "Engliŝ native speaker", "Engliŝ mother tongue or equivalent". Tiu prefero al Anglo-Saksoj rilate al personoj kiuj eĉ perfekte regas la anglan kiel fremdan lingvon, eĉ foje por decidpostenoj, estigas kreskantan malkvietiĝon kaj reagojn en ĉiam pli granda nombro. Bone lokita por scii kio reale okazas, S-ino Anna Maria Campogrande, tradukistino funkciulino de la eŭropa Komisiono, malferme deklaras ke "Eŭropo fariĝas celo de strategio de lingva kaj kultura ĉirkaŭado envojigita jam de jardekoj kun ekonomiaj kaj komercaj celoj en kiuj nenio estis neglektita".

En la pasinta majo, la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, prof. Renato Corsetti, sendis oficialan plendon ĉe la pacperanto Jacob Söderman kontraŭ la eŭropa Komisiono pro lingva diskriminacio.

Peticio kontraŭ lingva diskriminacio estos lanĉita en kaj ekster Eŭropo la 26-an de septembro, okaze de la eŭropa Tago de la Lingvoj sur la ttt-ejo http://www.lingvo.org/eo/petskribo