LA PRELEGONTOJ...

Publié le vendredo 17a februaro 2006 par gerard-kongreso , mis a jour le dimanĉo 1a februaro 2009

Eugène WERMELINGER :
Eugène WERMELINGER, emeritulo 64jara, esperantisto de jam kvindekjaroj,
estis profesie panisto-biskvitisto. Antaùa 12 jaroj li fondis en Strasburgo
la Centron Internacian de Serĉado kaj Dokumentado pri Nutraĵo Vivanta
C.I.R.D.A.V. en franca mallongigo.
Li prezentos la prelegojn :
 Pri vivanta nutraĵo.
 Pri radiesteza sensiveco.
 Praktika staĝo pri radiestezo.

Floréal MARTORELL :
Floréal MARTORELL, kadre de EUROKKA prezentos muzikkulturon kun sonaj ilustraĵoj kaj malkovrigos la realon de espomuzikkulturo de la komenco ĝis la nuno.
Tiu prezento elmontros, la historion, la evoluon kaj la valoron de esperanto-muziko kaj ĝian praktikan kulturan vivon helpe de interreto (Artista Datenbazo, EUROKKA, Vinilkosmo kaj MusicExpress) de la 1980aj jaroj ĝis la komenco de la 2000aj.
Dum la kongreso, ankaŭ estos ekspoziciataj plej diversaj albumoj produktitaj de Vinilkosmo kaj akireblaj surloke.
Floréal MARTORELL, aŭ Flo kiel li ŝatas esti nomata, estas grava motoro de la Esperanto-muzika
komunumo. Li estas la filo de kataluna anarkiisto kiu ekziliĝis al Tuluzo post malvenko en la Hispana Enlanda Milito (1939). Li fondis EUROKKA-n, kreis la Esperanto-muzikan eldonejon Vinilkosmo kaj la gazeton Rok-gazet’, kaj partoprenas en la organizado de multaj Esperanto-muzikaj prezentaĵoj.
Li prezentos la prelegojn :
 Historio de Esperanto-muziko (en du partoj).

Jacques LE PUIL :
Jacques LE PUIL : Kantisto, registris kvar kasedojn kaj unu KD-on "Mi
estas", antaŭ unu jaro kaj duono, kun akompano de Jomo.
Tradukisto, kun Armela Le Quint, de "Florville kaj Courval" de Sade, "La maljunulino kiu paŝis en la maro" de San-Antonio, "Higieno de l’
murdisto" de Amélie Nothomb, "Paĉjo, kio estas rasismo ?" de Tahar Ben
Jelloun kaj "Vojaĝo ĝis noktofino" de Céline.
Kunredaktisto kun Jopetro Danvy, k.a. de la "Grand Dictionnaire
Français-Espéranto".
Recenzisto.
Direktoro de la gazeto "La KancerKliniko".
Li prezentos la prelegon :
 Franca literatura skolo.

Lena KARPUNINA :
Lena KARPUNINA naskiĝis en Ruslando, plenkreskis en Duŝanbe (Taĝikio). Post diplomiĝo ĉe Taĝika Ŝtata Politeknkia Instituto, ŝi laboris kiel inĝeniero-aùtomobilisto en taĝikaj entreprenoj.
En 1988 lernis esperanton. Vojaĝis al pluraj Esperanto-tendaroj, renkontiĝoj, kongresoj. De 1993, Lena vivas en Germanio. De 1997 studas ĉe Humboldt-Universitato en Berlino : komence slavistikon (polan kaj rusan fakon) kaj afganajn lingvojn (paŝtdari), poste germanistikon.
Ekde 1996 ŝi verkas mallongajn rakontojn en Esperanto, multaj el ili estis premeiitaj ĉe Belartaj Konkursoj de UEA. En 2001 Lena eldonigis la novelo-kolekton « La Bato » ĉe eldonejo FEL en Antverpeno. De tempo al tempo ŝi aperigas rakontojn en la revuoj « Monato », « Fonto », « Literatura foiro », « REGo » (rusa Esperanto-gazeto), « Scienco kaj kulturo », k. a.
De multaj jaroj Lena kolektas kaj kantas, per gitaro, E-to-kantojn, originalajn kaj tradukitajn el diversaj lingvoj.
Ŝi pezentos la prelegon :
 Prezento pri Taĝikio.

Jean MARIN :
Jean MARIN lernis Esperanton en 1947. instruisto pri natursciencoj, li organizis internaciajn kongresojn pri pedagogio Freinet.
Li prezentos la prelegon :
 Kiu lingvo por Eŭropo ?

Serge SIRE :
Serge SIRE estas precipe konata kiel desegnisto. Emerita fakinstruisto,
aŭtoro de pedagogiaj komputil-programoj, li multe laboris pri
pedagogio kaj komputilo. Membro de FEI, li nun ĉefe zorgas pri la
organizado de praktika pedagogia preparado por la instruontoj de
esperanto. Ankaŭ komitatano de la kultura centro Kvinpetalo (86
Bouresse), li gvidas multajn staĝojn pri trejnado de la lingvo, per kaj
por la reta enciklopedio Vikipedio.
Li prezentos la prelegojn :
 Vikipedio.
 Pedagogio.

Eugène PAPCIAK :
Eugène PAPCIAK estas nun emeritulo, Esperantisto de sia adoleskanteco. Post dekjara laboro en karbominejo, li estis dungita en ŝtata administracio kontrolanta industrion kaj minekspluatadon.
Li prezentos la prelegon :
 L’évolution géologique de l’Auvergne.

Isabelle NICOLAS :
Isabelle NICOLAS estas studentino kiu studas en universitato PARIS VIII. Ŝi prezentas tiun jaron, tezon pri gravaj homoj en Esperanto. Préceptrice, doctorante en Sciences de l’Education à l’Université de PARIS VIII, Vincennes – Saint-Denis.
Ŝi prezentos la prelegojn :
 De l’espérantologie nouvelle à travers les histoires de vies.
 Espéranto, langue de communication internationale parmi les techniques
FREINET.

Mathieu GUETTA :
Mathieu GUETTA, stagiaire sur le tournage d’« A mort la mort » de Romain Goupil, il a appris ce qu’était un plateau. Cette expérience lui a permis de collaborer à plusieurs productions (longs-métrages, téléfilms, clips et documentaires) comme stagiaire-régisseur, assistant de l’ingénieur-son, stagiaire-image, assistant-réalisateur, assistant-décorateur et, toujours, porteur de valises. ses rencontres et ses cachets lui ont donné l’envie et la possibilité de tourner un court-métrage, « La Place de la Nation », primé au festival « Ciné-en-herbes » 2002 de Montluçon. Ce premier film avait été remarqué pour sa qualité technique et par son ton personnel.Avec « ESPERANTO », il s’est efforcé de beaucoup plus travailler le scénario...
Li prezentos lian filmon :
 Esperanto.
kaj respondos al niaj demandoj.

Alain GABILLER :
Alain GABILLER : 84 ans, retraité dans un village de cent habitants (Truinas dans la Drôme) où il fut maire pendant 6 ans. Comme il le dit lui-même : vieux par l’age et par l’expérience, jeune en espéranto.
Li prezentos lian projekton :
 Étoiles vertes.

Christian GARINO :
Christian GARINO, 50 ans, prof d’Histoire-Géo et militant dans l’âme se présente ainsi : "Mon hésitation à m’engager dans cette "aventure" n’a pas résisté à ce que je pense être la logique d’une nécessité. Tout comme il fallait en créer le fondement en 2004 avec E°D°E° malgré les oppositions psycholologiques et tactiques d’un grand nombre. Nous ne pouvons parvenir à notre objectif sans une vision des choses capable d’intégrer le monde complexe qui nous environne. Une analyse que nous devons faire ensemble ! résolument !"
Li prezentos la prelegon :
 Débat autour de la présidentielle 2007.

Vinko MARKOV :
Vinko MARKOV, studento pri biologio, estas membro de la plenumkomitato de SAT kaj zorgas pri la retejo "SAT-kulturo".
Li prezentos la prelegon :
 Pri SAT kaj ĝia venonta kongreso.

Dominique SIMEONE :
Dominique SIMEONE, studento pri ekonomio en la universitato
Parizo, estas ano de la Nacia Federacio de la Libera Penso kaj membro de la Instituto pri Esploroj kaj Studoj de la Libera Penso ;
respondeculo de la komisiono Esperanto de la Libera Penso kaj
Prezidanto de la Libera Penso de la departemento Yvelines ;
reprezentanto de la Libera Penso ĉe la Kongreso de la Popoloj
ĉe la Mondcivitanoj ; membro de la Raciista Unuiĝo (Union
Rationaliste) ; ano de SAT kaj respondeculo de ties
Liberpensula Frakcio.
Li prezentos la prelegon :
 Libera Penso kaj Esperanto en la 21-a jarcento.