LA PRELEGOJ...

Publié le jeudi 16 février 2006 par gerard-kongreso , mis a jour le mercredi 12 avril 2006

Ni proponas al vi interesajn prelegojn kaj staĝon, sed, ĉar ni ankoraŭ ne konas la diversajn pritempajn disponojn de la prelegontoj, ni ne povas definitive precizigi la horaron. Nur pri la staĝo pri radiestezo ni certas ke ĝi okazos lunde posttagmeze. Ankaŭ aliaj prelegoj povas aldoniĝi al la programo. La evoluan ĝis definitivan programon pri la prelegoj, vi trovos ĉi sube :

HISTORIO DE ESPERANTO-MUZIKO de la jaroj 1980-aj ĝis 2000 (unua parto), prezentita de Floréal Martorell.

HISTORIO DE ESPERANTO-MUZIKO en la komenco de la 2000-aj jaroj (dua parto), prezentita de Floréal Martorell.

FRANCA LITERATURA SKOLO (kiu fakte neniam ekzistis !), prezentita de Jacques Le Puil :
Franclingvaj homoj kiuj verkis beletraĵon en Esperanto, de 1887 ĝis 2006 !

KIU LINGVO POR EŬROPO ?, prezentita de Jean Marin :
Prezento de Esperanto por neesperantistoj en la franca lingvo.
Lingvaj problemoj kaj solvoj en la moderna mondo.
Ni deziras ke la kongreso estu malfermita al la neesperantistoj.
Kvankam ni, Esperantistoj, eble ne lernos multe pri Esperanto okaze de tiu prelego, certe ĝi estos bona ekzemplo laŭ kiu ni povus inspiriĝi por prezenti Esperanton niavice.
Ekspozicio kunos tiun prelegon kaj estos disponebla dum la tuta kongreso.

PREZENTO PRI TAĜIKIO, per lumbildoj, aù filmo esperantlingva, prezentita de Lena Karpunina

PRI VIVANTA NUTRAĴO, prezentita de Eugène Wermelinger :
Resume dirite : nia nutraĵo devas esti vivanta por profiti al nia korpo.
Multaj fizikaj, kemiaj, kaj konserv-metodoj iom post iom detruas la
vivantecon ĉu en agrikulturo, nutraĵ-industrio kaj eĉ en via kuirejo. La
biofotoniko, la sensiva kristaliĝa tezigrafio, la kirlian fotografio kaj
aliaj metodoj montras tion.
La aùtoro parolos pri la nova vivorespekta scienco praktike utiligebla por
ĉiutaga hejma vivo.

PRI RADIESTEZA SENSIVECO, prezentita de Eugène Wermelinger :
Radiestezisto sentas - ofte helpe de diversaj iloj kiel pendolo aù rabdo
(bastoneto)- la terajn kurentojn ekzemple de subtera rivero. Sed la demandoj
al nia intuicio povas esti multe pli larĝaj. Ekzemple pri la kvalito de la
manĝado, pri nia sanstato, pri perdita objekto ktp.

PRAKTIKA STAĜO PRI RADIESTEZO, animata de Eugène Wermelinger :
La partoprenontoj bonvolos alporti - se ili havas - la diversajn ilojn :
pendoloj, rabdoj, grafikoj. Se vi ne posedas oni donos al vi simplajn ilojn.
Ni sentigos al la partoprenantoj la diversajn kurentojn subterajn, espereble
ekstere sur iu kampo, arbaro aù herbejo, ankaù en granda loko konstruita
kiel preĝejo. Se la afero interesas vin, ne hezitu partopreni : preskaù
ĉiu persono povas, almenaù iom, senti.
Kaj se vi estas jam praktikanto vi povos kunhelpi por la sukcesigo de la
staĝo.

VIKIPEDIO, prezentita de Serge Sire : Vikipedio, la reta libera enciklopedio ;
Kia gxi estas, kiel gxi funkcias, kiel oni povas uzi gxin, kiel oni
povas kontribui. Avantagxo kaj malavantagxo de la "libera" sistemo.
Flanke de tiu temo : kiu estonteco por PIV, konsiderante la kreskigon de
la retaj vortaroj ?

PEDAGOGIO, prezentita de Serge Sire :
Kiel nun oni farigxas esperanto-instruisto. La FEI diplomo pri kapableco
instrui. La problemo de la praktika preparado kaj trejnado de la
instruontoj. Kiel evoluigi cxion cxi.

MINERALAJ, SUBTERAJ RIĈAĴOJ EN AŬVERNIO, prezentita de Eugène Papciak : Post skizo de geologia historio de Aùvernio – okazinta antaù milionoj da jaroj – kiuj kontribuis al kreo de tre variaj pejzaĝoj kaj de specifaj subteraj strukturoj, estas prezentata la pasinta minejekspluatado de subteraj riĉaĵoj (karbo, plombo, arĝento, urano….ktp) kaj la nun ekspluatataj kaj uzataj mineralakvoj.

DE L’ESPERANTOLOGIE NOUVELLE A TRAVERS LES HISTOIRES DE VIES, prezentita de Isabelle Nicolas : En la kadro de la malfermo de la Esperantistaro al la neesperantistoj, "Isabelle" prelegos en la franca lingvo. Ŝi prezentos al ni sian studon pri homoj en Esperanto. Pri ŝia laboro ŝi tiel esprimiĝas :
Pour mon travail de recherche j’ai travaillé sur les histoires de vie en faisant des entretiens non-directifs. J’ai ainsi une trentaine de témoignages de personnes qui participent à la vie du mouvement. Parmi celles-ci il y a des enfants, des adolescents, des mariés-couples-mixtes, des animateurs, des militants, des apprenants, des commerçants…
En écoutant les histoires de vie de ces personnes c’est en même temps l’histoire de vie de l’espéranto qui se trame peu à peu et j’essaie de la comprendre en pointant ce qui anime les débats, en faisant ressortir les reliefs, les antagonismes.
Dans une vie on est amené sans arrêt à trancher, à faire des choix et les histoires de vie sont riches de tous ces éléments qui m’apportent un matériau irremplaçable pour éclairer des points qui ne font pas forcément partis des thèmes les plus discutés mais qui permettent de mieux comprendre le déroulement de certaines choses.

L’ESPERANTO,LANGUE DE COMMUNICATION INTERNATIONALE PARMI LES TECHNIQUES FREINET, prezentita de Isabelle Nicolas :
"Au départ, je n’avais pas de problématique à proprement parler j’avais plutôt une histoire à raconter : celle de l’espéranto dans les techniques Freinet.
Je me suis intéressée à la manière dont l’espéranto s’institutionnalise chez Freinet et j’ai essayé de savoir s’il était « réduit » à une simple technique ou si au contraire il était porteur d’une idée plus ciblée.
Les archives m’ont été utiles surtout pour constituer les trois premiers points de la première partie qui se découpe en trois périodes inégales :
-1ere période : de 1928 à1933 qui correspond au début de l’institutionnalisation de l’espéranto dans les techniques Freinet grâce aux pionniers Marcel Boubou et Honoré Bourguignon.
-2ieme période : de 1934 à 1939 : les pionniers sont toujours présents mais les graines ayant été semées sur le terrain on en récolte le fruit : des correspondants sont implantés partout à travers le monde.
-3ième période : les pionniers ne sont plus là et comme chaque chose renaît de ses cendres, tout repart presque comme avant.
Pour ces trois périodes j’ai obtenu les informations dans l’Educateur Proletarien devenu ensuite l’Educateur et pour la quatrième et dernière période : de 1960 à nos jours, j’ai eu le plaisir de puiser les données directement à leur source en captant les témoignages dans ma boite à enregistrer, puis, la revue ICEM-Esperanto, publiée à partir de 1976 a compléter largement mes recherches."

ESPERANTO, filmo turnita de Mathieu Guetta en Montluçon (Allier). La libroj Esperantaj pruntedonitaj de "Esperanto Moulins-Allier" kaj la "Grupo de Vichy" : La librovendisto estas morta. Liaj filo kaj nepo por definitive fermi lian butikon kaj pritrakti la heredon. Baptiste, la nepo, konatiĝas kun amikino de sia avo. dank’al ŝi, li malkovras viron kiun li ne konis, fidhomo kiu kredis en la universala frateco...kaj estis Esperantisto... Dum lia patro, obsedata de sia laboro, nur klopodas perlabori monon. Baptiste anoncas sian decidon : "Mi reprenas la librovendejon"...

ÉTOILES VERTES, presentée par Alain Gabiller : Alain Gabiller lance l’idée de dresser la liste des communes de France où habitent un certain nombre d’espérantistes et d’amis de l’espéranto. Il est ainsi décerné une étoile verte à toute commune ayant un certain pourcentage d’espérantophiles parmi ses habitants.

DÉBAT AUTOUR LA PRESIDENTIELLE 2007, avec Christian Garino : Tous ceux qui se sont un peu penchés sur l’évolution récente du mouvement esperantiste ont vu naître en France les listes "Europe-Démocratie-Esperanto", à l’occasion des européennes de 2004. Les avis divergent sur l’opportunité de participer ou non à la prochaine Présidentielle de 2007 afin de sensibiliser le monde politique et les français à l’idée d’une langue de communication internationale. C’est sous un nouveau nom, ESPERANTO-LIBERTE que s’organisent ceux qui sont convaincus de l’utilité de cette action.
Le monde espérantiste ne fait pas l’unanimité pour une telle action. Le comité d’organisation du congrès ne prend pas position à ce sujet. Mais il lui a semblé juste d’organiser un débat afin que chacun puisse se faire sa propre idée sur ce point important de la vie espérantiste, poser toutes sortes de questions et s’exprimer en toute liberté. Le débat est ouvert.
Jean-Paul Tonnieau, tête de liste E°D°E° en Centre France aux élections européennes sera présent, participera à ce débat, et exprimera son point de vue.

PRI SAT KAJ ĜIA VENONTA KONGRESO, prezentita de Vinko Markov :
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) estas kultura kaj kleriga asocio, je
la servo de tiuj, kiuj deziras utiligi Esperanton por konstrui mondon
sen homekspluatado. Kion praktike faras tiu ĉi asocio ? Kiel ĝi
funkcias ? Kial la kongreso en Beogrado estas bona okazo por konatiĝi
kun ĝi ?

LIBERA PENSO KAJ ESPERANTO EN LA 21a JARCENTO, prezentita de dominique Simeone :
Kio estas la Libera Penso ? Historio de la ligoj inter la
Libera Penso kaj Esperanto. Kial estas grave revivigi la
esperantan liberpensulan movadon ? Humanismo kaj Libera Penso
estas necesaj por la 21-a jarcento.
Kiuj agadoj kaj pripensadoj ni havos por la estonteco ?
Ni povos debati pri laikeco, ateismo, libereco...