REZOLUCIOJ DE LA 69-a KONGRESO DE SAT-AMIKARO

Publié le ĵaŭdo 4a majo 2017 par veroniko , mis a jour le vendredo 12a majo 2017

La kongresantoj kunvenintaj de la 15a ĝis la 17a de aprilo 2017 :

 invitas la komitaton organizi tujan referendumon pri :

*Voĉdonado :

  • 1 - por renovigi la komitaton ; kandidatiĝas :

Elisabeth BARBAY, kondiĉe ke ŝi tuj realiĝu al SAT

Lucette ÉCHAPPÉ

Pierre LÉVY

Anne-Sophie MARKOV

Serge SIRE

Solange VAN LANDEGHEM

noto : Tiuj voĉdonado okazos laŭ la nunaj statutoj, do sendepende de la rezulto pri statut-modifoj.

  • 2 - pro la fakto ke SAT-Amikaro jam estas societano por partopreni en agado de la Kultura Domo de
    Esperanto Grésillon, por principe akiri sociajn partojn « B » je maksimume 6.000 € ;
    noto : Tiuj sociaj partoj "B" estas principe revendeblaj nur post 3 jaroj, do ne temas pri donaco, sed pri speco de prunto-dono - kun intereso- kiu tamen evidente ne estas senriska.
  • 3 - por modifi la statuton de SAT-Amikaro, kiel aprobite de la kongreso ;
  • *Alvoko por peti apartajn homfortojn en ĉefaj taskoj de SAT-Amikaro (kongreson organizi, ...)
     gratulas kaj dankas ĉiujn aktivulojn, kiuj agadis dum la pasinta jaro por funkciigi sian asocion ;
     petas de la komitato helpi regionajn grupojn kaj perantojn de SAT-Amikaro per regula rilato kaj
    monsubteno. La komitato petos raporton pri grupaj agadoj por nutri La SAGO-n kaj la jaran
    agadraporton. La komitato singarde daŭre monhelpos la SAT-Amikaran Sud-Kivuan grupon en
    Kongolando ;
     aprobas monsubtenon al asocioj, kiuj disvolvigas liberajn programojn uzatajn de SAT-Amikaro kaj
    al asocioj, kiuj helpas civitanojn, kiuj luktas por plibonigi siajn vivkondiĉojn ;
     ĝojas ke la redakta skipo de La Sago estis plifortigita, i. a. per kunordiganto ;
     ĝojas ke nova kontisto sin proponis por kontadi en SAT-Amikaro ;
     petas de la komitato atenti pri aliaj eventualaj similaj petoj de kulturcentroj en francparolantaj
    landoj ;
     invitas SAT-Amikaranojn individue subtene aĉeti sociajn partojn en Kultura Domo de Esperanto
    Grésillon ;
     invitas SAT-Amikaranojn individue subteni Kvinpetalo-n ;