Absolutismo

Publié le merkredo 21a novembro 2007

(...) Antaŭ momento mi citis el La Komunista Manifesto frazon kaj montris ĝian erarecon. Sed en la sama verketo, sur la sama paĝo, Marks ankaŭ diras : « Unuigita agado [de l’ proletaro], almenaŭ de l’ civilizitaj landoj, estas unu el la unuaj kondiĉoj de ĝia emancipiĝo ». Kun tiu diro mi plene konsentas. Kaj en ĉies oreloj sonas la bona rekomendo : « Proletoj el ĉiuj landoj unuiĝu ! ».
Sed kial do ne okazis tiu bezonata kaj rekomendita unuiĝo ? Miaopinie, ĝi ne okazis, tial ke la spiritojn regas absolutismo kaj tial ke mankis komuna lingvo. En tiaj kondiĉoj estis neeble atingi unuecon de agado. Estas absurde rekomendi unuiĝon al homoj, se ili ne povas interkompreniĝi, se ili ne povas legadi la samajn gazetojn, studi la samajn librojn kaj interdiskuti sen helpo de tradukistoj kaj interpretistoj.

Se oni konsentas pri tio, sekvas, ke nia mondlingva movado ne devas esti konsiderata kiel io akcesora, malgrava, diletanta. Male, ĝi devas esti ĉe la bazo mem de ĉiu agado por unuigi mondskale la proletaron.

Kaj mi ne timas aserti, ke la malatento al la lingva demando flanke de la plimulto da gvidantoj de la laboristaj organizoj estas unu el la kaŭzoj, pro kiuj la laboristoj ne akiris taŭgan, celkonforman spiritostaton, kiu ebligus realan, ne fiktivan unuiĝon super la landlimoj.

For de mi tamen la opinio, ke Esperanto estas universala kuracilo ; ke sufiĉus ĝin alpreni, por ke paco kaj bonstato regu en la mondo. Sed almenaŭ ĉiuj malnovaj SAT-anoj, kiuj daŭre kaj intence praktikadis nian lingvon scias tre bone laŭsperte, ke ne ekzistas pli taŭga rimedo por senigi sin de naciemo. Estas danĝere ne konscii pri siaj intimaj sentoj. Tion oni povis sperti en la jaro 1914. Antaŭ la eksplodo de l’ milito multaj laboristoj manifestaciis je la sonoj de la Internacio ; sed tuj ĉe la unuaj tamburfrapoj la nacia himno refariĝis por ili la plej kara. Kaj mi forte kredas, ke ĉe la venonta milito okazos tute same. Mi eĉ ne estas mirigita, se proletoj el Sovetio, je la sonoj de la Internacio, kiu estas tiea… nacia himno !, kaj la francaj proletoj, je la nomo de la Marsejezo*, kiu iam ankaŭ estis revolucia himno, aliance konsentos partopreni la militon kontraŭ Germanion. La regantoj kaj la laboristaj gvidantoj facile trovos, kiel en 1914, pravigilojn por tia partopreno…

Sur la unuaj propagandiloj, eldonitaj de SAT antaŭ dektri jaroj, troviĝas jenaj frazoj, kiuj ŝajnas al mi ĉiam veraj kaj aktualaj :
« La ideala socio ne devenos tute preta el revolucio, kiun iuj prezentas al si kiel panaceo ». « Estas do necese sin prepari, sin ekzercadi al la tasko de mond-civitanoj, forigante el si mem la nematurajn naciecojn, kiujn la ŝtata, enlanda edukado metis en niajn kapojn kaj korojn. »…