Alvoko al la Diplomatoj lanĉita de D-ro Zamenhof en 1915 (eltiraĵoj)

Publié le dimanĉo 8a aŭgusto 2004 par admin_sat , mis a jour le lundo 17a novembro 2008

Publikigita de "The British Esperantist" XI.1915, p. 51-55 kun anglalingva traduko.
"Esperanto" (Ĝenevo) XII.1915, p. 42 (6) - 43 (7).
"La Verda Standardo", oficiala organo de la Hungarlanda Esperanto-Societo, 1915, n° 8, p. 1 -4.

Terura milito ekkaptis nun preskaŭ la tutan Eŭropon. Kiam finiĝos la grandamasa reciproka buĉado, kiu tiel forte malhonoras la civilizitan mondon, kunvenos la diplomatoj kaj penos reordigi la rilatojn inter la popoloj ? Al vi, al tiuj estontaj reordigantoj, mi nun min turnas. (...)

Kiam vi kunvenos post la plej ekstermanta milito, kiun iam konis la historio, vi havos antaŭ vi eksterordinare grandan kaj gravan taskon. De vi dependos ĉu la mondo havu nun fortikan pacon por tre longa tempo kaj eble por ĉiam, aŭ ĉu ni havu nur kelktempan silenton, kiun baldaŭ denove interrompas diversaj eksplodoj de intergentaj bataloj aŭ eĉ novaj militoj. Pripensu do frutempe kaj tre zorge vian taskon, ĉar nun, kiam por via laboro estas oferitaj multaj centmiloj da homaj vivoj kaj milionoj da tre malfacile akiritaj homaj bonstatoj, vi havos sur vi tre grandan moralan respondecon. Zorgu do, ke via laboro ne estu sencela kaj senfrukta, kaj ke post la fino de viaj laboroj la homaro povu diri : ni ne vane elportis la grandegajn kaj terurajn oferojn. (...)

Ĉiu lando morale kaj materiale apartenas al ĉiuj siaj filoj. (...)

Plej bone estus, se anstataŭ diversaj grandaj kaj malgrandaj eŭropaj regnoj ni havus iam proporcie kaj geografie aranĝitajn "Unuiĝintajn Ŝtatojn de Eŭropo". Sed se nun estas ankoraŭ tro frue, por paroli pri tio, oni devas almenaŭ per oficiala kaj interkonsentita akcepto de la supre dirita principo forigi tiun grandegan malbonon, tiun senfinan fonton de konstantaj bataloj, kiun prezentas la identigado de lando kun gento. (...)

Sinjoroj diplomatoj ! Post la terura eksterma milito, kiu starigis la homaron pli malalten ol la plej sovaĝaj bestoj, Eŭropo atendas de vi pacon. Ĝi atendas ne kelktempan interpaciĝon, sed pacon konstantan, kiu sola konvenas al civilizita homa raso. Sed memoru, memoru, memoru, ke la sola rimedo por atingi tian pacon, estas : forigi unu fojon por ĉiam la ĉefan kaŭzon de la militoj, la barbaran restaĵon el la plej antikva antaŭcivilizita tempo, la regadon de unuj gentoj super aliaj gentoj.