Babilrondo 2016-2017

La Vendredaj vesperaj babilrondoj ne estas rendevuo de filozofoj, de politikistoj, de SAT-anoj ; simple kunestas homoj kun homoj. Ja, ne sen riproĉoj : la anoncita temo ne ĉiufoje estas respektata, iuj parolas pli ol aliaj, iuj ne lertas per E-o, ne nur akvo estas trinkata ; tamen ĉeestu ! Diru per la lingvo Esperanto, kiel vi vivas vian vivon ; aŭskultu la aliulojn ; tio valoras pli ol teorioj de Profesoroj.

Ni deziras pli da « etaj prelegoj » : plurfoje dum la antaŭa jaro 2014-2015 unu amik(in)o prezentis temon, kiel : Interreta Esperanto-TV, SAT, framasonismo, eksterteranoj, vortarlibroj, merkatikaj teknikoj por varbi, parabolo de la kaverno, Ruseo kaj Voltero, Pirata Partio… Tiaj « prelegetoj » estis interesaj kaj la diskutoj riĉaj.

Se vi deziras « prelegeti », anoncu vian daton kaj temon (eblas esti libro, metio, vizito de ekspozicio, receptoj por kukoj, eĉ eblas esti vi…). Ne preparu prezentadon per komputilo ĉar ni ne havas grandan ekranon. Ni uzis Skype unu fojon. Dank’al tiaj prelegetoj ni povus ankaŭ redakti artikolojn por La Sago.

Datoj Temoj proponitaj
30/09/2016 Ferioj : Rakontu vian someron.
07/10/2016 Vestaro : Ĉu vi sekvas la modon ?
14/10/2016 Lernejo : Rakontu kion vi lernis aŭ ne lernis, kion vi forgesis aŭ ankoraŭ memoras…
21/10/2016 Labori : Ĉu ankoraŭ ekzistas laboristoj ? metioj ? Kiuj ankoraŭ volas labori ? bonvolas labori ? laŭ kiaj kondiĉoj ? Ĉu ankoraŭ ekzistas sklavoj ? aŭ nur profitantoj ?
28/10/2016 Rakonti la enhavon de la lastaj eldonoj de "La sago" kaj "Sennaciulo".
04/11/2016 Esperanto : "Kial vi lernas Esperanton ?"
11/11/2016 Anstataŭ kapitalismo, ĉu anarkiismo aŭ komunismo ?
18/11/2016 Frenezo, frenezuloj : Ĉu la kaŭzoj de psikaj malsanoj estas en la socio ? en polucioj ? en religioj ? en familioj ? en teknologioj ? en libertempoj ? en spektakloj ? Ĉu lukti per edukado ? per psikiatrio ? per drogoj ? per kontraŭaj frenezaĵoj ? …
25/11/2016 Hejmbestoj : Ĉu vi havas aŭ havis bestojn en hejmo ? Ĉu vi amas bestojn ? Ĉu vi vivis en tradicia farmo ? Kiel efikas hejmbesto ĉe familio ? ĉe izolaj maljunuloj ? Ĉu eblas komuniki kun bestoj ? …
02/12/2016 Familio, familioj : Ĉu ankoraŭ ekzistas familioj ? Ĉu la nuna epoko estas pli aŭ malpli familiema ? Ĉu poŝtelefono kaj novaj teknologioj efikas por aŭ kontraŭ ?
09/12/2016 Esperantismon travivi : Rakontu E-ajn renkontojn, okazaĵojn, projektojn, librojn, artikolojn kiuj bonigis-bonigas vian vivon. Klarigu kiel vi agas. Ĉu Esperantismo estas moralo ? religio ? framasonismo ? klubo ? …
16/12/2016 Prelego proponotaj de babilrondanoj.
06/01/2017 Kio okazis en 2016 ? Kiel resumi per unu vorto la pasintan jaron ?
13/01/2017 Homoj kaj naturo. Ĉu timo aŭ malfido.
20/01/2017 Ŝatokupoj kaj hobioj.
27/01/2017 Diskuti la artikolojn de "La Sago"
03/02/2017 Sporto kaj distraĵo
10/02/2017 Metafizikaj konceptoj en scienco.
17/02/2017 Qi Gong. Bertrand klarigos al ni la koncepton.
24/02/2017 Sociaj luktoj en via kvartalo kaj mondskale
03/03/2017 Reklamo kaj lobioj. Kion signifas hodiaŭ la vorto "komuniki"
10/03/2017 Familia historio de Lucien Bresler
17/03/2017 Googla serĉo. Ĝis kia grado maŝinaj serĉoj helpas aŭ fuŝas nin.
24/03/2017 Ami. – Kiel estas ? Ĉu konsilinda ? Kion, kiun vi amas ? Kial ? Rakontu viajn sentojn, emociojn…
31/03/2017 Ĉu esperanto estas ilo aŭ vivmaniero ?
07/04/2017 Aŭ Sentoj, aŭ Racio : la duelo ! – Ĉu emocioj estas malsuperaj neatentindaj ideoj…
14/04/2017 Kiel vi rilatas kun viaj najbaroj ?
21/04/2017 La parolo de ebrio. – Ĉu la vero estas en la vino…
28/04/2017 Post la unua parto de la prezidenteca voĉdono, kia estonteco por Francio ? Ĉu brila ? ĉu sombra ?
05/05/2017 Amatoraj dokumentaj filmetoj en Interreto. – Ĉu interesaj ? ĉu vi mem eksperimentis ? Ni rigardu… kaj… kial ni ne realigu…
12/05/2017 Senperforta komunikado (SPK)