Babilrondo 2017/2018 arkiva

Paroliga renkonto ĉe SAT-Amikaro sidejo en Parizo (13a)

La Vendredaj vesperaj babilrondoj ne estas rendevuo de filozofoj, de politikistoj, de SAT-anoj ; simple kunestas homoj kun homoj.
Ja, ne sen riproĉoj : la anoncita temo ne ĉiufoje estas respektata, iuj parolas pli ol aliaj, iuj ne lertas per E-o, ne nur akvo estas trinkata ; tamen ĉeestu ! Diru per la lingvo Esperanto, kiel vi vivas vian vivon ; aŭskultu la aliulojn ; tio valoras pli ol teorioj de Profesoroj.

Ni deziras pli da « etaj prelegoj » : plurfoje dum la antaŭa jaro unu amik(in)o prezentis temon, kiel : Interreta Esperanto-TV, SAT, framasonismo, eksterteranoj, vortarlibroj, merkatikaj teknikoj por varbi, parabolo de la kaverno, Ruseo kaj Voltero, Pirata Partio… Tiaj « prelegetoj » estis interesaj kaj la diskutoj riĉaj.

Se vi deziras « prelegeti », anoncu vian daton kaj temon (eblas esti libro, metio, vizito de ekspozicio, receptoj por kukoj, eĉ eblas esti vi…). Ne preparu prezentadon per komputilo ĉar ni ne havas grandan ekranon. Ni uzis Skype unu fojon.
Dank’al tiaj prelegetoj ni povus ankaŭ redakti artikolojn por La Sago.

Datoj Temoj proponitaj
06/10/2017 Soveta Revolucio de 1917 : kiel, kial ĝi okazis, ĉu ĝi similis al la Franca Revolucio de 1789 ? kio (mal)sukcesis ? kiam ĝi finiĝis ? kio estas soveto kaj komunismo, ĉu realaĵo ? kiuj est-is-as la komunistoj ? ĉu la nunepoka situacio en Rusio estas pli bona ? ĉu Rusio bezonas novan revolucion ? ĉu Francio ? Esperantujo ? kiuj estas la nunepokaj revoluciistoj ?
13/10/2017 Poŝtelefono — la gejunuloj ne povas imagi ke la homoj scipovis vivi sen tiu ambigva aparato, kiu kaj ligas kaj separas ! klarigu por kio vi uzas via(j)n poŝtelefono(j)n, aŭ kial vi rifuzas posedi unu ? ĉu tio estas modo ? kiaj estas la konsekvencoj de poŝtelefono en la rilatoj sociaj, familiaj, amikemaj, geedzaj, laboraj, personaj, psikaj, fiziologiaj ? kio ludis la rolon de poŝtelefono, pasintece ? ĉu vi "Amikumas" ?
13/10/2017 Ami. – Kiel estas ? Ĉu konsilinda ? Kion, kiun vi amas ? Kial ? Rakontu viajn sentojn, emociojn…
20/10/2017 Subpremo en socioj kaj puna justeco : Ĉu la nuntempa socio bezonas pli da polico ? Ĉu ni kapablas pripensi socion kaj komunan vivon sen subpremo kaj puno ?
27/10/2017 Religio, religioj — kial ekzistas pluraj religioj ? ĉu ili reale diferencas ? kio pli gravas : Homo(j) aŭ Dio(j) ? ĉu la homoj, ĉu la dioj diferencas ? ĉu religioj estas sistemoj por liberigi aŭ por sklavigi ? ĉu religio util-as-is al vi ? ĉu la tradiciaj religioj ŝanĝiĝas, evoluas ? ĉu politiko, ekonomiko estas modernaj formoj de religioj ? kaj Esperanto en ĉio-ĉi ?
03/11/2017 Pedagogio de Freinet : Ĉu akoraŭ aktuala ?
10/11/2017 Aŭ sentoj, aŭ racio — la mem-duelo inter koro kaj cerbo : ĉu emocioj estas malsuperaj neatentindaj ideoj ? ĉu certaj artoj apartenas al racio ? ĉu eblas koni sen konscii ? ĉu niaj plej karteziaj scioj estas ankaŭ sentoj ? kio estas instinkto, mistikismo, saĝeco, psikologio, filozofio, metafiziko ? ĉu la "interna ideo de Esperanto" estas afero de poezio aŭ de racionalismo ?
17/11/2017 La Sago, Sennaciulo, nia retejo — ni pridiskutu la aperintajn artikolojn, ni ankaŭ preparu artikolojn, paĝojn, enhavojn…
24/11/2017 Reklamo, premgrupoj, propagando — ĉu, dum aĉeti, vi estas influita de reklamoj (bonvolu citi ekzemplojn) ? kial estas pli kaj pli da reklamoj en nia moderna vivo ? kiompoporcie kostas de produkto ties reklamo ? kiel rezisti, oponi kontraŭ la agreso ? kial la propagando por Esperanto efikas malpli ol reklamo por makaronio ? ĉu la lobioj funkcias sammaniere ? kial la Esperantista lobio efikas multe malpli ol iu ajn el ĉiuj aliaj premgrupoj ?
01/12/2017 Familio, familioj : Ĉu ankoraŭ ekzistas familioj ? Ĉu la nuna epoko estas pli aŭ malpli familiema ? Ĉu poŝtelefono kaj novaj teknologioj efikas por aŭ kontraŭ ?
08/12/2017 Novaj vortoj aldonitaj al "Grand Robert". Ĉu tioj vortoj/esprimoj ekzistas en Esperanto ?
15/12/2017 Stultaj kondutoj en Interreto. – Ellasu vian ekranon kaj venu moki la sekiĝantajn otakuojn, la Streisand-efikon, la aserton ("leĝo") de Godwin…
22/12/2017 Sporto kaj distraĵo.