Bertha von Suttner en elektronika eldono

Publié le vendredi 6 août 2004 par admin_sat , mis a jour le samedi 10 mars 2012

Aŭgusto 2004

La informservo NUN, en Svedio, ĵus publikigis ĉe http://esperanto.nu/eLibrejo [1] ligon al la elektronika Esperanto-versio de "For la batalilojn !" de la verko "Die Waffen nieder", de Bertha von Suttner (Prago 1843 - Vieno 1914), Nobelpacpremio 1905.

Germanlingve publikigita en 1889, ŝia aŭtobiografia romano aperis en franca traduko en 1899 ("Bas les armes !"), poste en Esperanto en 1914.
La enhavo estas politike tre engaĝita pri la milito kaj la paco kaj temas pri la eŭropaj militoj de la periodo 1859-1871.

Inter la multaj libroj de Bertha von Suttner, tiu ĉi inspiris Alfred Hermann Fried, ankaŭ aŭstro, kiu mem ricevis la Nobel-pacpremion en 1911. Okaze de la packonferenco de 1907, kiu havis lokon en Hago, Nederlando, li sendis jenan telegramon al la universala kongreso de Esperanto kiu okazis samtempe en Kembriĝo : "De la nepaca konferenco en Hago korajn salutojn al la vera paca konferenco en Kembriĝo" [2].
Kvankam aristokrata, vivanta en landoj kie ekzistis lingva rilato dominanto-dominato, Bertha von Suttner aprobis mem la ideon de Esperanto kaj perceptis ĝiajn potencialaĵojn : "En ĉiam kreskanta internaciismo, kiu ligos la popolojn de la mondo al la paca kuniĝo, mi opinias, ke la lingvo Esperanto estas la plej grava organo. Enkonduko de tiu ĉi lingvo kiel devigan lernobjekton en ĉiuj lernejoj estas la plej proksima celo, al kiu oni devas strebi. Kiam tio okazos en Aŭstrujo-Hungarujo, lingve disŝirita, kiel tio efikos egalige kaj pacige ! Precipe en la tempo sub signo de flugmaŝinoj, submaraj tuneloj kaj sendrata telegrafio kaj ĉiam pligrandiĝanta trafiko, oni ne povas imagi la mondon sen la mondlingvo."

Rimarkoj :

 La du citaĵoj fontas el "Das Esperanto ein Kulturfaktor", vol.2, 1912, kiun citas Isaj Dratwer en "Pri internacia lingvo dum jarcentoj" (2-a eldono, Tel-Avivo, 1977).
 La 460-paĝa eLibro okupas 968 k, 3,7 MB post malkompaktigo.
 Pliajn detalojn pri Bertha von Suttner oni povas trovi diverslingve, ĉefe la germana, per la ŝlosilvortoj "bertha von suttner" ; ekzistas multaj retpaĝoj.