Bonvenon !

Publié le jeudi 13 décembre 2007 par admin_sat , mis a jour le jeudi 13 mars 2008

La OKK strebas faciligi la partoprenon de laŭeble plej multaj esperantistoj per plej mildaj tarifoj precipe por familioj.

Atentu : Restas malpli ol du semajnoj por aliĝi al la kongreso !

Ekzakta adreso de la kongresejo estas :
Résidence universitaire Jean Zay
55 avenue du Général de Gaulle
FR-92 160 Antony

Tranoktadoj

En la inĝeniera lernejo "École Centrale" (Centra Lernejo), en ĉambroj unulitaj, dulitaj au kvarlitaj.
Pri la loĝado en hoteloj la OKK ne zorgas.

Supren


Manĝoj

En la Centra Lernejo, piede atingebla (ĉ. 700 m aŭ 10-15 min trankvilpaŝe el Johano Zajo).
Aŭtoposedantoj bonvolu proponi, sur la kongresaliĝilo, sian helpon al personoj, kiuj penas por paŝi.

Supren


Geografia situo

Facile alirebla (vidu rubrikon Kiel atingi la kongresejon), tiu francilia urbo el la departemento Altaĵoj de Sejno (Hauts-de-Seine) troviĝas sude de Parizo, je dunohoro for de ties centro (stacio Châtelet-les-Halles) per Regiona Rapid-Trajno (RER B).
La kongresejo troviĝas je kelkaj paŝoj de la stacio Croix de Berny (antaŭ la halto Antony se vi venas el Parizo) kaj tuj apud la sub-prefektejo. La ĉefa kongressalono estas 300-loka komforta amfiteatro, kie okazos la laborkunsidoj kaj la koncertoj.

Supren


Kongresa ĉeftemo

Nia kongrestemo estos «  Eduka valoro de Esperanto  ».
Vidu pri tio la paĝon pri Johano Zajo, iama ministro pri Nacia Edukado kiam aperis en 1938 cirkulero favora al enkonduko de Esperanto en bazlernejoj.

Supren


Kultura programo

Pri la kulturaj vesperoj estas planita riĉa koncerta programo kun diversaj artistoj :

Ĉiuj koncertoj estos senpage malfermaj al ekstera publiko, do ne hezitu inviti neesperantistajn simpatiantojn !

Kompreneble ankaŭ estos prelegoj, interalie de Floreal Martorell france pri Réalité culturelle de la musique en Espéranto kaj de André Cherpillod pri Kultura valoro de esperanto.

Supren


Pri la ekskursoj

La duontaga ekskurso, sabate posttagmeze, ebligos malkovri la belegan Se-parkon (Parc de Sceaux). Por piedirantoj estas tre agrable tie promeni.

Pro sia granda sukceso ĉe la publiko, la subĉiela senpaga ekspozicio Arborescence plu daŭros ĝis la 31a de marto, do estos vizitebla dum la kongreso !

Pri la tuttaga ekskurso, diversaj aktivaĵoj estas proponitaj.

Matene, vizito al la Vincena Kastelo Château de Vincennes (interna
korto) kaj al la Botanika ĝardeno Flora Parko Parc Floral.

Je la 13a20, ĉe Or-Pordego "Porte Dorée", la tagmanĝo kaj posta vizito al la nova aktualega Nacia Muzeo pri la Historio de Enmigrado "Cité Nationale de l’Histoire de l’Immigration" okazos komune.

Supren


Libroservo

Dum la kongreso funkcios la ampleksa libroservo de SAT-Amikaro, kiu krom la kutima libraro proponos ankaŭ brokantan angulon. Ne maltrafu la okazon !
Ĝi troviĝos tuj antaŭ la kongressalono kaj estos granda elektebleco de libroj kaj aliaj objektoj (oportuna ebleco por aĉeti kvante la novan asocian informmaterialon kaj arigi mendojn en via regiono).

Pensu antaŭprepari mendojn por via loka grupo !
Eblas retmesaĝi al : libroservo (ĉe) sat-amikaro (punkto) org
aŭ mendi poŝte ĉe :
SAT-Amikaro Libroservo
132-134 bd Vincent Auriol
75013 Paris

Supren


Budoj

Estos kelkaj asociaj budoj : Vinilkosmo kun multaj diskoj de esperanto-muziko, Kvinpetalo (Internacia Esperanta Kultur-centro kiu proponas staĝojn dum la tuta jaro), Grezijono (Internacia Esperanta Kultur-centro kiu proponas staĝojn dum la tuta somero), Libera Penso...

Supren


FEI-ekzamenoj

Trapaso de ekzamenoj estos ebla por la unuagrada (Atesto pri Lernado) kaj la duagrada (Atesto pri Praktika Lernado).

Atentu ! Vi devas aliĝi antaŭ la 1a de marto kaj prezentiĝi akurate en la kongresejo la sabaton 22an je la 8a45 por la unua grada ekzameno kaj je la 9a30 por la duagrada.

Supren


Infankongreso

Ni ne forgesis la infanojn ; ili ĝuos specialajn aktivaĵojn kun kompetentaj spertulinoj Julieto Bŭajero (Juliette Boyer) kaj Sylvie Ternant.

Supren


Trinkejo

Vi povos tie ĉiam varman kafon trinki kaj babilumi en agrabla etoso !

Supren


Ekstera publiko bonvena !

La neesperantistoj estos ege bonvenaj ; krom ĝui la koncertojn k interesan franclingvan prelegon de Floreal Martorell pri Réalité culturelle de la musique en Espéranto, ili pere de ekspozicioj kaj de ateliero « Inicado al Esperanto » sabate, plezure malkovros la internacian lingvon.

Supren


Kial ni finfine kongresos en Antonio

Ni rememorigas ke Esperanto-France kaj SAT-Amikaro antaŭvidis havi siajn respektivajn kongresojn dum tiu renkontiĝo, kiel tio okazis en 2005 en Bulonjo ĉe Maro.
La urbestraro de Martigo (Martigues) informis ke, pro la municipaj balotoj okazontaj en marto 2008, kaj pro bezono de salonoj la 23an por la elekto de la urbestro, la Esperanto-Renkontiĝo de la jaro 2008 ne povos havi lokon en tiu urbo dum la komence fiksitaj datoj.
Krome, montriĝis neeble certigi moderkostan restadon por junuloj, senlaboruloj, familioj aŭ personoj kun limigitaj vivrimedoj.
Ankaŭ netaŭga, por SAT-Amikaro, montriĝis la propono de organizado de tiu renkontiĝo de la 9a ĝis la 11a de majo en Martigo, ĉar tro malfrua, aŭ dum la paska periodo en apuda feria vilaĝo, inter Martigo kaj Marsejlo, ĉar tro kosta.

Pro tio, la Komitato de SAT-Amikaro decidis esplori kongreseblecojn aliloke kaj dum la paska periodo en laŭeble plej bonaj financaj kondiĉoj. Bona solvo montriĝis la ebleco kongresi en la universitata rezidejo Johano Zajo (Jean Zay), kie okazis, en tre bonaj kondiĉoj, la lasta kongreso de SAT. Temas pri tute taŭga loko.

Supren


Atentu : Restas malpli ol du semajnoj por aliĝi al la kongreso !

Ĝis baldaŭ en Antonio, por ĝuplena kaj fruktodona kongreso !…

La OKK (Organiza Kongres-Komitato), kiu konsistas el :
Ĝenerala Sekretario : Dominiko Simeone
Sekretarioj : Julieto Bŭajero kaj Julieto Ternant
Kasisto : Veroniko Girard
Infankongreso : Julieto Bŭajero kaj Sylvie Ternant
FEI-ekzamenoj : Terez’ Pinet
Ekskursoj : Terez’ Pinet
Libroservo : Veroniko Girard kaj Vito Markovo
Helpantoj : Guy Cavalier, Fil’ Guichet, Floréal Martorell, Frederiko Scibor

Supren