Bonvenon !

Publié le lundi 12 février 2007 par admin_sat , mis a jour le lundi 12 mars 2007
Article en français

.

La venonta Sat-Amikara kongreso okazos en Ĝirondio, apud Bordozo. Ni ĝuos tre agrablan kaj tre taŭgan kongreslokon ĉar, samloke, eblos al ni kunveni, spektatori, manĝi kaj tranokti… kaj nin aerumi en proksima bela parko !

Nia temo estos « Esperanto kun la aliaj alternativaj movadoj ».
Ni aŭdos pri la NEF, la AMAP, la Kamparana Akcepto, la asocio SERVAS, la Kamparana Konfederacio, la Ekovitkultivado

Sed ankaŭ pri lingvoj ni parolos ; Margareta Handzlik, pola eŭrodeputitino kaj esperantistino, prelegos pri « Lingvoegaleco aŭ nur anglalingva Eŭropo ». Debato sekvos.
Kaj nia eŭska amiko Rafa prelegos pri la eŭskaj lingvo kaj poezio.

Pri la distraj vesperoj : la tuluza teatrotrupo prezentos « La Forlasita ».
Loka muzikgrupo aŭskultigos barokan muzikon. JOMO kaj liaj 4 muzikistoj, per nova repertuaro, varmigos la etoson. Georgo Handzlik « La Bardo sen barbo » kun sia gitaro, kaj FAMO kun sia akordiono, kantos.

Pri la ekskursoj : la duontaga ekskurso, sabate posttagmeze, ebligos al ni veturi per la tutnova tramo ĝis la urbo-centro de Bordozo.
Por piedirantoj estas tre agrable promeni en la urbo-centro ; dank’al la tramo, la aŭtomobiloj estas malmultaj, kaj la bruo multe malkreskis.

Pri la tuttagaj ekskursoj, estas elekto.
Kelkaj (jam multaj !) vojaĝos al la maro : vizito al la Arkaŝongolfeto, Pyla duno (la plej alta en Eŭropo) kaj ŝippromenado ĉirkaŭ la golfeto.
Aliaj elektos la trakamparan vojaĝon por malkovri nian kulturan havaĵon, niajn vinberejojn kaj mezepokan arkitekturon.

Ni ne forgesis la infanojn ; ili ĝuos specialajn aktivaĵojn kun responsaj junulinoj. (Nur dimanĉe kaj lunde)

La neesperantistoj estos bonvenaj ; pere de ekspozicioj kaj de ateliero « Inicado al Esperanto », ili plezure malkovros la internacian lingvon.

Kaj fine, ni ne forgesu ke, dum Aprilo, en Ĝirondio la vetero estas milda kaj la floroj multnombraj !

Ĝis baldaŭ !… por kune gustumi la bordozan vinon….ekologian… kaj aĉeteblan !

Por la OKK, Joël Lajus

Supren