Bouresse (86), 24-28 février : Origami et Espéranto

Origami et usage de boulier en espéranto

Kimie Markarian vous fera découvrir quelques aspects de la culture japonaise tout en vous faisant pratiquer l’espéranto intensivement pendant cinq jours dans un cadre agréable et chaleureux.

Jen kiel Kimi’ planas la aranĝon :

"Okaze de la semajno, ni praktiku la lingvon lernante iom pri Japana kulturo. Mi proponas tri temojn :

1. Japana lingvo : Komenco de Japana kulturo baziĝas sur Ĉina kulturo. Kvankam parola lingvo ekzistis en japanio, por skribi, japanio pruntis ĉinajn ideogramojn kaj poste evoluigis ĝin laŭ la lokaj cirkonstancoj. La bazajn ideogramojn ni lernu kiel ili formiĝis, kiel skribi ilin, same kiel infanoj Japanaj eklernas en elementaj lernejoj. Ni povas provi tion skribante per peniko, espereble vi trovos tion tre trankviliga kaj bela arto.

2. Sorobano : Ĝi estis la kalkulilo uzata ĉie en Aziaj landoj en oficejo kaj hejme antaŭ kontilo alvenis en nia vivo. Kvankam internacie oni uzas Arabajn ciferojn, nun en elementa lernejo je bazaj kalkulmanieroj skribe, je adicio kaj subtraho, malsamas en Japanio kaj okcidentaj landoj kiuj uzas Hind-europajn lingvojn. Kial kaj kiel ? Vi informiĝu lernante iom da historio, kaj amuziĝu manipulante sorobanon, la japana abako.

3. Origamio - Arto de paperfaldado. Ĝi estas tre trankviliga kiam faldanto sukcese kreas objekton, sed ĝi estas tre frustriga kiam faldanto atingas malfacilaĵon. Ni amuziĝos faldante ne nur bazajn faldojn sed tiujn, kiujn vi povas uzi en ĉiutaga vivo kaj eĉ diversajn formojn kiuj havas signifon en matematiko.

Dum ĉiuj sesioj oni laboru babilante, kaj helpu unu la alian, sed ne rajtas krokodili ! Post ĉi semajno espereble vi havos multon priparoli al viaj familianoj, geamikoj kaj najbaroj, montrante viajn laborojn."

Praktikado de la lingvo (2a grado)

Sperta instruisto pri la lingvo, Marielen’ Dezerto (Marie-Hélène Désert) aktive lernigos al vi multajn aspektojn de esperanto kaj plaĉe paroligos vin paralele al la staĝo pri sorobano kaj paper-faldado. Ja la plej bona metodo plibonigi sian lingvonivelon estas praktikadi, kion vi havos okazon fari en ĝuinda etoso preskaŭ 24 horojn tage, do ne hezitu !

Vi trejniĝos per diversaj rimedoj (rakontoj, bildoj, ludoj, tekstoj, ktp.), por paroli kaj skribi pli flue, kaj lerni kiel eviti plej oftajn kaptilojn de la internacia lingvo.

Eblos trapasi ekzamenojn surloke. Bonvolu averti sufiĉe frue por ebligi bonan organizadon.


Ces deux stages auront lieu en parallèle du mardi 24 au samedi 28 février 2009 au centre culturel d’espéranto Kvinpetalo à Bouresse.

Soyez bienvenus ! Pour une organisation optimale, n’oubliez pas de vous inscrire le plus tôt possible.

Kvinpetalo Esperanto-Centro
15 rue du lavoir
Fr-86410 Bouresse
tel 05 16 95 13 30
informoj@kvinpetalo.org

Pour plus d’information : http://kvinpetalo.org/