Bureso (86), 30/12/10-02/01/11 : Jarfina seminarieto en Kvinpetalo pri pedagogio

En la decembra Sago, ĉe p3 (vidu ĉi sube, aŭ la podofon rete), aperas artikolo pri perkorespondaj kursoj k posta noto, en kiu estas anoncite, ke SAT-Amikaranoj decidis okazigi seminarion por pristudi la temon (ne nur perkoresondajn kursojn, sed pedagogion ĝenerale, k ankaŭ ekzamenojn).

La Esperanto-centro Kvinpetalo konsentas gastigi la grupeton de ĵaŭdo 30a de decembro 2010 ĝis dimanĉo 02a de januaro 2011. La koston de luado prizorgos SAT-Amikaro, k la seminariantoj memzorgos pri kuirado (ekipita kuirejo estos je dispono).

SAT-Amikaro invitas ĉiujn interesitajn SAT-Amikaranojn partopreni la seminarion, se ne ĉeeste almenaŭ per skriba kontribuo, laŭeble.

Por kontakti organizantojn aŭ sendi skriban kontribuon, mesaĝu al la sekretariejo :
sekretario ĉe sat-amikaro.org


Perkoresponda instruado

De du jaroj, mi partatempe okupiĝas pri
la perkorespondaj kursoj de nia asocio.
Tio signifas, ke mi ricevas la aliĝojn de
lernantoj por iu kurso kaj provizas ilin
per iu gvidanto-korektanto. Poste, la
rilato okazas inter la korektanto kaj la
lernanto. Okaze de aliĝo, mi ankaŭ rilatas
al la libroservo kaj kasisto. Foje, la vojoj
inversiĝas sed atingas la saman celon. La
laboro ne estas tre peza, iom pli estus pli
kontentiga. Mi ankaŭ plezure rolas, kiel
korektanto.

La lernantoj laboras per iu el la
proponataj libroj, sendas siajn ekzercojn
al la korektanto, ĉu poŝte, ĉu rete.
Amika rilato plejofte estiĝas inter la du
personoj. La korektanto korektas sed
ankaŭ gvidas, konsilas, instruas.
Mi decidis ĉesigi mian disdonan
laboreton kaj prezentis mian demision
al la Komitato pro persona kialo, t.e.
ĝenerala laceco, proaĝa pigremo. Kelkaj
malnovaj malfacilaĵoj emas ampleksiĝi.

Ni ĉiuj scias, ke instruado estas grava
agado, precipe por asocio tia, kia la nia.
Mi esperas, ke en la proksima estonteco,
favore de mia foriro, iu kompetenta
persono pripensos ian novan manieron
plenumi distancan instruadon. Oni ne
instruas distance, kiel en klasoĉambro.
Ni devas konsideri plurajn demandojn :
 Ĉu niaj metodoj kongruas por agrabla
kaj bonkvalita studado ? Ĉu la elektitaj
lernolibroj taŭgas ? Ĉu entute, lernolibroj
taŭgas ?
 Ĉu ni ne devas ekzameni, eble modifi,
adapti la nunajn studlibrojn ?
 Ĉu ni devas interesiĝi pri metodoj
specife retaj por trafi pli junajn
aliĝantojn ? Tamen, ankoraŭ nun, kelkaj
valoraj lernantoj preferas la plumon al la
klavaro.
 Ĉu, se uzi Interreton, ni devas plani,
disvolvi, starigi apartan sekcion en nia
asocia retejo dediĉitan al instruado ?
 Ĉu ne estus pli efike, klare apogi,
eble finance, teknike kaj homforte
ekzistantan instru-retejon, kun kapablo
jam larĝe agnoskita ?

Niaj korektantoj donas sian tempon
por helpi personojn, kiuj klopodas
kontentige lerni nian lingvon. Ili ŝatas
tiun laboron. Mi ŝatas tiun laboron. Mi
komencis mian gvid-oficon, antaŭ ol
komenci la ĝeneralan prizorgadon, en
2004. Tiam, neniu demandis min pri
mia kapablo. Verŝajne, iuj bonaj amikoj
favore taksis min.

Certe iu plurfaka kompetentulo sin
kaŝas inter niaj membroj, kiu kapablos
evoluigi la kursoagadon kaj starigi
novajn metodojn pli allogajn kaj varbe
efikajn.

Claude Gerlat

La problemo starigita de Klaŭdo, kaj pere de
ties (komprenebla) demisiio, kaj pere de ties
fina demandforma sintezo ne estas triviala.
Ja SAT-Amikaro havas kiel celon proponi
kursojn, sed statuto per si mem ne kapablas
provizi al asocio kompetentulon, kiu plie estu
aktivega aktivulo. Ne temas pri sindonemo :
sindonemuloj estas certe tre simpatiaj homoj,
sed neniu efikas pli ol volontulo kiu agas
unue pro sia propra plezuro. Ne brakoplekte
atendante tiun « raran birdon » la interesatoj [1]
decidis starigi seminarieton kiel eble plej frue,
en loko decidota (eble Greziljono).
Unu el la problemoj pridiskutotaj estos, kursoj
jes, sed kiucele ? Ĉu nepre ni devas prepari la
lernantojn al ekzamenoj, kaj se jes, al kiuj ?

Ne banala demando, kiam aperas forta
propagando favore al submetiĝo al « internacia
Eŭropa kadro » kiu aspektas pli strategia (oni
agnosku Esperanton) ol pedagogia, kaj ankaŭ
iom « komerca » - vidu la tarifojn en la kongreso
de Seto : 72 kaj 82 € nur por trapasi ekzamenon,
tio starigas evidentan selektadon per mono.
Bonvenaj estas la reagoj, komentoj, proponoj
rilate tiujn gravajn problemojn.

Serĝo Sir’