Bureso (86), 7-11/07/2009 : Staĝo pri altaj studoj de Esperanto

En Kvinpetalo okazos komence de la somero prilingva staĝo :

Juil. 7-11 Kvaragrada Kurso : "Survoje al diplomo Altaj Studoj " Michel DucGoninaz, Janine Dumoulin

Tiu staĝo ne estas nepre por kandidatoj al la Diplomo pri Altaj Esperantaj Studoj de FEI, kvankam al tiuj ĝi povas esti tre utila.

Ĝi estas destinita al ĉiuj, kiuj deziras pliperfektigi siajn sciojn en la lingvoscienca priskribo de Esperanto, analizi la diskutatajn punktojn en ĝia gramatiko kaj kompreni la evoluon de la lingvo. Ankaŭ eblos trejni sin al detraduko de ne tre facilaj tekstoj, kaj altraduko de tekstoj, beletraj aŭ ne.

La praktikaj aplikoj de la prezentotaj kaj diskutotaj punktoj estos : pli bona kompreno de la strukturo de la lingvo cele al plibonigo de la instruado ; pli bona kompreno de la leksika kaj frazeologia aspektoj, cele al pli libera uzado de la lingvo kaj plibonigo de la traduka kapablo.
Nur bonnivela kapablo en Esperanto estas postulata. Sed, depende de la partoprenontoj, povos esti traktataj iuj punktoj specifaj por franclingvanoj.

Fine de tiu staĝo estos du notindaj okazaĵoj :

Juil. 11-12 Pri Georges Lagrange B. Lagrange, M. DucGoninaz
Juil. 12 "ĜENERALA KANTO" Koncerto (je la 17a horo) Interkant’

Fonto : http://kvinpetalo.org/ProgramoU.html