Bureso (86), aŭgusto 2009 : 3 allogaj staĝoj en Kvinpetalo

Kulturcentro Kvinpetalo (apud Puatiero) proponas 3 allogajn staĝojn en aŭgusto :

De la 11a ĝis la 15a :

 Staĝo pri Tradukado (skriba kaj senprepare parola), gvidota de Claude Gerlat kaj Serge Sire.

De la 15a ĝis la 23a :

 Muzika Staĝo - Kantoj, Ĥoroj, Orkestra muziko, kun realigo de KD, animota de familio Markov. Tiu staĝo okazas ĉiun jaron en aŭgusto kaj kutime estas ege populara.

De la 25a ĝis la 29a :

 Staĝo pri poezio : "Promenado (aŭ maratono) tra nia Esperanta poezio", gvidota de Marie-France Condé-Rey (premiita pri poezio en la Belartaj Konkursoj de UEA). Temos ne nur pri studado de la gravaj esperantaj poetoj, sed ankaŭ pri verkado de propraj poemoj.

Legu plu sur la retejo de Kvinpetalo :
http://www.kvinpetalo.org/spip.php?rubrique2

Ankoraŭ eblas aliĝi al tiuj staĝoj, sed prefere ne atendu la lastan minuton !