CASTELMORON D’ALBRET

Publié le vendredo 9a marto 2007 par kongreso2007 , mis a jour le sabato 10a marto 2007

Pro siaj sesdek-kvar loĝantoj kaj sia kvarhektara areo, Castelmoron d’Albret estas la plej eta komunumo el Francio.

Konstruita sur roka krutaĵo, tiu vilaĝo memkompreneble estis uzata kiel milita fortikejo de ĝiaj diversaj estroj, precipe dum la perturbataj periodoj de la Centjara Milito kaj la Prireligiaj Militoj.
Kelkaj vestiĝoj de ĝia fortika ĉirkaŭmurego, longa je ĉirkaŭ naŭ cent metroj estas ankoraŭ videblaj : unu el la kvar enirpordegoj kaj unu turo.

Castelmoron d’Albret

Unuan fojon, Castelmoron aperas en la historio en la jaro 977a . Ĝia kastelo estas menciita en 1250. En 1330, la senjoro de Albret, posedanto de la baronejo de Castelmoron, omaĝas al la Franca reĝo. Dum la Centjara Milito, la Angla reĝo konfiskas Castelmoron, kiu revenos al la familio de Albret fine de la milito. En 1556 Castelmoron estas la sidejo de iu el la kvar seneskalejoj de la dukejo de Albret, kies ĉefurbo estas Nérac.

Jeanne d’Albret, patrino de Henri IV, plurfoje restadas en Castemoron. En 1571 ŝi malfermas tiean templon por la fideluloj de la reformita religio.

Alligita al la Francia krono kun la dukejo de Albret okaze de la surtroniĝo de Henri IV en 1589, Castelmoron sinsekve apartenas al la Princo de Condé (1639), al Mazarin (1648), al la duko de Bouillon (1652) kaj definitive revenas en la reĝan sinon en 1661.

En 1775 ĉirkaŭ 500 armitaj kamparanoj protestante kontraŭ nova imposto pri brutaro trudita de la seneskalo de Castelmoron devigas lin forfuĝi kaj frakasas la seneskaldomon. Rekonstruita la sekvontan jaron, la domo ankoraŭ elmontras la daton 1776 sur ĝia enirporda lintelo. Dum la Revolucio Castelmoron ricevas la nomon « Roc Marat » (Marat Roko) kaj fariĝas ĉefurbo de dekunu-komunuma distrikto.

Castelmoron d’Albret

Ĝis la 1950-aj jaroj Castelmoron pluestas komerca, metia kaj administra centro por la apudlimaj komunumoj. Poste, la komerco iom post iom ŝrumpas kaj Castelmoron malgraviĝas.

Nuntempe la lernejo estas fermita kaj komerco plu konsistas el unu nura restoracio. Sed la vilaĝo allogas turistojn kaj ankaŭ kinereĝisorojn : tie oni filmis scenojn el « La bicyclette bleue » (La blua biciklo) kaj « Les semailles et les moissons » (Semadoj kaj rikoltoj) aŭ (Semtempo kaj rikolttempo).

La ĉefa strato « la Grand’Rue » kondukas al la halo, kie okazis la kvar jaraj foiroj ; tiu konstruaĵo meritas apartan atenton. Malnovaj domoj kun ŝtonfostaj fenestroj staras ĉiuflanke de tiu strato. Tuj antaŭ la halo, pordo signas enirejon de la iama seneskaldomo. Ĉe placangulo la domo Fumat, de la XV° ĝis la XVIII° jarcento, estis la reĝa gastejo.

Castelmoron d’Albret

La urbodomo, origine duka Palaco, poste kazerno, situas ĉe la strato « de l’Amitié » (de Amikeco). En ĝi eblas vidi subterajn karcerojn uzatajn antaŭ la Revolucio. Ĉe kuniĝo de la stratoj « de l’Amitié » kaj « de l’Eglise » (« Amikeco » kaj « Preĝejo ») staris ege malnova konstruaĵo restrukturita kaj taŭgaranĝita en la XVI° jarcento por ke ĝi fariĝu « Hôtel d’Albret » (Albret Hotelo).
La preĝejo, eble romanikorigina, verŝajne estis la kastela kapelo. Ĝi estis grave taŭgaranĝita en 1875.

Castelmoron d’Albret

De la halo, eblas atingi la Pordon de la Muelejo (Porte du Moulin) kaj la Pavimitan Vojon (Chemin Pavé), nuran parton de la ŝosearo konservintan sian mezepokan pavimecon.

Por fini la viziton de tiu malnova vilaĝo, endas malsupreniri laŭ ŝtuparoj de la ĉefa strato (Grand’Rue) ĝis la komuna lavejo, poste reatingi la departementan vojon, de kie eblas profiti de belega vido sur kungaleriaj domoj alkroĉitaj al roko.