Ĉirkaŭaĵo Paŭo : Lescar

Publié le dimanĉo 21a decembro 2008 par admin_sat , mis a jour le lundo 5a januaro 2009

Historio

Piede de la monteto, sur kiu etendiĝas la aktuala « Lescar » iam troviĝis la citadelo (oppidum) Beneharnum, ĉefurbo de la « Beneharnanoj ». Tiu akvitania popolo donis sian nomon al la provinco Bearno. La citadelo iĝis romia urbo jam en la 3a jarcento. Beneharnum estis ĝistere detruata ĉirkaŭ 841 far la Vikingoj. Nova urbo, Lescar, disvolviĝas sur la monteto ekde la 12a jarcento. Ties episkopo prezidas la Bearnajn Ŝtatojn kaj la navaraj reĝoj elektas la katedralon kiel sepultejon.
Hodiaŭ, Lescar iĝis restadeja satelita urbo de Paŭo.

Kultura heredaĵo.

La katedralo de Leskaro, dipatrina Katedralo.

La konstruaĵon, komencitan en 1120 ruinigis protestantoj dum la reĝado de Jeanne d’Albret (Johanino la 3a de Navaro). Gravaj restaŭradoj, dum la 17a kaj 18a jarcentoj, savis la ĥorejon de ruiniĝo. La absido konservis romanikan arkitekturon. Sur la ĥoreja planko, mozaiko el la 12a jarcento bildigas ĉasan scenon (kun la fama kripla maŭra arkĉasisto). Henriko la 2a d’Albret, Katerina de Fojso, Margareta de Angulemo, Francisko Febo ĉi tie tombokuŝas.