Dankon, prezidento Bush (esperanto)

Publié le samedi 21 août 2004 , mis a jour le mardi 30 octobre 2007

Dankon, granda gvidanto George W. Bush.

Dankon pro tio, ke vi montris al ni la danĝeron, kiun Saddam Hussein reprezentas.

Eble multaj el ni forgesis, ke li uzis kemiajn armilojn kontraŭ sia popolo, kontraŭ kurdoj, kontraŭ irakanoj. Hussein estas sangavida diktatoro, nuntempe unu el la plej klaraj manifestaĵoj de la malbono.

Tamen tiu ĉi ne estas la sola kialo por mia dankesprimo al vi. Dum la du unuaj monatoj de 2003 vi kapablis vidigi al ni multajn gravajn aferojn en la mondo kaj pro tio vi meritas mian dankemon. Tial, rememorante poemon lernitan en la infanaĝo, mi volas diri al vi dankon.

Dankon pro tio, ke vi vidigis al ni ĉiuj, ke la turka popolo kaj ties Parlamento ne vendiĝas, eĉ ne kontraŭ 26 miliardoj da dolaroj.

Dankon pro tio, ke vi rivelis al la mondo la gigantan abismon inter la decidoj de regantoj kaj la deziroj de popolo. Pro la evidentigo, ke José María Aznar same kiel Tony Blair tute fajfas kaj neniel respektas la ricevitajn voĉdonojn. Aznar kapablas ignori, ke 90% el la hispanoj estas kontraŭ la milito kaj Blair neglektis la plej grandan publikan manifestacion en Britio dum la lastaj 30 jaroj.

Dankon pro tio, ke via obstino devigis Blair prezenti al la Parlamento falsigitan dosieron, verkitan de studento antaŭ dek jaroj, kaj prezenti tion kiel "nerefuteblajn pruvojn kolektitajn de la brita sekreta servo".

Dankon pro tio, ke vi devigis Colin Powell ridindiĝi, montrante al la Sekureca Konsilio de UN kelkajn fotojn, kiuj unu semajnon poste estis publike refutitaj de Hans Blix, la ĉefinspektoro respondeca pri la senarmigo de Irako.
Dankon ĉar via sinteno ebligis, ke la ministro pri Eksteraj Rilatoj de Francio, s-ro Dominique de Villepin, en sia diskurso kontraŭ la milito ricevu la honoron aplaŭdiĝi en la pleno ; tiu honoro, laŭ mia scio, nur okazis unu fojon en la historio de UN, pro diskurso farita de Nelson Mandela.

Dankon ĉar pro viaj militklopodoj unuan fojon la arabaj landoj, ordinare dividitaj, dum pintkunsido en Kairo unuanime kondamnis la invadon.
Dankon ĉar pro via retoriko, ke "UN havas ŝancon montri sian gravecon", eĉ landoj pli sindetenemaj fine montriĝis kontraŭ la atako.

Dankon ĉar via ekstera politiko igis la ministron pri Eksteraj Rilatoj de Britio, Jack Straw, deklari en plena 21-a jarcento, ke "milito povas havi moralajn pravigojn" kaj tion dirinte li tute perdis kredindecon.

Dankon ĉar vi provis dividi Eŭropon batalantan por unuiĝo ; tio estas neignorota atentigo.

Dankon ĉar vi sukcesis tion, kion malmultaj sukcesis atingi en tiu ĉi jarcento :
unuigi milionojn da homoj en ĉiuj kontinentoj, batalantojn por la sama ideo, kvankam tiu ideo estas kontraŭa al la via.

Dankon ĉar vi denove sentigis al ni, ke kvankam niaj paroloj ne estas aŭskultataj, ili almenaŭ estas eldirataj, kaj tio plifortigos nin en la estonto.
Dankon ĉar vi ignoris nin, marĝenigis ĉiujn, kiuj kontraŭstaris vian decidon, ĉar la estonteco de la Tero apartenas al la marĝenuloj.

Dankon ĉar sen via helpo ni ne estus konsciaj pri nia kapablo mobiliziĝi. Eble la mobiliziĝo senvaloras nun, sed ĝi poste estos utila.

Nun, kiam la milittamburoj ŝajnas senrevene eksoni, mi volas igi miaj la parolojn de malnova eŭropa reĝo antaŭ invadinto : "Ke via mateno estu belega, ke la suno brilu sur la kirasoj de viaj soldatoj, ĉar posttagmeze mi venkos vin".

Dankon ĉar vi permesis, ke ĉiuj ni, armeo de anonimuloj promenantaj tra la stratoj kaj klopodantaj por haltigi jam komencitan proceson, ekkonis la senton de senpoveco, eklernis trakti kaj transformi ĝin.

Ĝuu do vian matenon kaj tion gloran, kion ĝi povas porti al vi.

Dankon ĉar vi ne aŭskultis nin kaj ne serioze konsideris nin. Sciu tamen, ke ni aŭskultis vin kaj ke ni ne forgesos viajn parolojn.

Dankon, granda gvidanto George W. Bush.

Multan dankon.


Paulo Coelho, aŭtoro de "La Alkemiisto" i.a., membras en la Brazila Beletra Akademio.


El la portugala tradukis James Rezende Piton