Der Spiegel - 3 juin 2008 (eo)

Traduko fare de LEA/G de artikolo aperinta germane k angle en Der Spiegel  :

Germana versio sur la retejo de Der Spiegel
Angla versio en la rubriko "International" de la sama retejo

G8-kulminkonferenco en Japanio

Almarŝo de la Esperanto-manifestaciantoj

de Joachim Hoelzgen

"Tutmondiĝ"-kritikantoj, esperantlingvaj tutmondiĝo-kontraŭuloj, kolektiĝas ĉe la G8-kulminkonferenco komence de julio sur la insulo Hokkajdo. Tio jam nun nervozigas la sekurec-instancojn de Japanio - ĉar la polica personaro ne komprenas la lingvon.

Hamburgo - Kutime oni konsideras la adeptojn de la artefarita lingvo Esperanto pli kiel trankvilajn niatempulojn, kiuj klopodas konatigi siajn lingvajn interesojn en la mondo. Al la ŝatantoj de Esperanto oni kalkulas ekzemple la grandinvestiston George Soros kaj la usonan aktoron William Shatner - la faman Kapitanon Kirk el Star Trek. Ankaŭ la papo Benedikto la 16-a malfermis sian koron por la Esperanto-komunumo kaj transdonas la paskajn salutojn ankaŭ en ilia lingvo.

Sed nun subite ankaŭ la sekurecinstancoj de Japanio interesiĝas pri Esperanto. Ili timas la almarŝon de batalanteca Esperanto-malplimulto sur la norda insulo Hokkajdo, kie okazos inter la 7-a kaj la 9-a de julio la venonta G8-kulminkonferenco, la renkontiĝo de la registarestroj de la sep plej grandaj ekonomioj kaj Rusio.

Ankoraŭ ĉe la severe ĉirkaŭbatalita G8-kulminkonferenco en la balta marbanejo Heiligendamm antaŭ apenaŭ unu jaro oni tute ne parolis pri Esperanto. Sed en Japanio oni volas tion ŝanĝi : Movado, kiu nomiĝas [germana traduko : noto de gm] ("Libera Esperanto-Asocio en Hokkajdo") entreprenis planadon de protestoj kontraŭ la kulminkonferenco kaj tutmondaj maljustaĵoj ĉiuspecaj.

En la interreto jam de semajnoj estas novaĵoj pri tio - ankaŭ pro la germana aktivisto Martin Krämer, al kiu doganistoj de la haveno Sapporo-Otaru rifuzis la enveturon en Hokkajdon en marto. Krämer estis invitita de la Esperanto-Ligo de Sapporo, alvenis sur kargoŝipo kaj ludis ĉe la alveno per trompeto la Internacion, kiel raportas la londona semajngazeto New Statesman. Li estis devigita sen pliaj faroj eniri aviadilon kaj reveni al la fora hejmlando Germanio.

La tutmonda komunumo de Esperanto-parolantoj jam de jaroj temigas la tutmondiĝon, kiu en Esperanto nomiĝas "tutmondiĝ’". Ĝi sentas devoŝuldon al la pola okulkuracisto kaj humanisto Ludoviko Zamenhof, kiu evoluigis la lingvon kaj prezentis ĝin en 1887 en broŝuro - laŭvorte kiel kontribuo al la interkompreniĝo inter la popoloj.

Kontraŭ la lingva dominado de la G8-landoj

Hodiaŭ la universala karaktero de Esperanto, facile lernebla kaj grandajn esceptojn ne havanta, rekoneblas ekzemple en la suplementaj iloj, kiujn la foliumilo Firefox proponas - inter kiuj troviĝas Esperanto-vortaro. Tutmonde, laŭ la takso de la finna lingvisto Jouko Lindstedt, dek milionoj da homoj regas la lingvon.

Ĉe la starto de la G8-kulminkonferenco japanaj aktivistoj pretigis tradukojn ne nur en la angla, sed ankaŭ en Esperanto. Kaj ankaŭ Indymedia, la reto de la tutmondiĝ-kritikantoj, volas ekokupiĝi pri Esperanto, kiel skribas la aŭtorino Claire Provost en New Statesman.

Por la Esperanto-manifestaciantoj en Hokkajdo temas unuavice pri tio, ke estu elsendita signalo kontraŭ la lingva dominado de la G8-landoj. Laŭ la argumentoj de la kritikantoj, tiuj konsistigas nur 14 % de la monda loĝantaro, kaj la angla, kiu dominas la retorikon de la monda ekonomio, konsistigas nur 5 %.

Ĝis la renkontiĝejo de la G8-gravuloj la batalemaj esperantistoj de Japanio apenaŭ penetros, ĉar la registarestroj renkontiĝas en natura fortikaĵo : la "Windsor Hotel Toyako", kiu troviĝas en la kratera lago de estingiĝinta vulkano. Kaj antaŭ la marbordo de Hokkajdo patrolas la japana mararmeo per lertmovaj batalunuoj - simile kiel la germana mararmeo antaŭ Heiligendamm.

Al la japanaj sekurecservoj kompreneble malplaĉas, ke iuj el la kulminkonferencaj manifestaciantoj parolas lingvon, kiun iliaj agentoj ĝis nun neniam aŭdis. Kaj la G8-gardistoj opinias suspektinda ankaŭ tion, ke japanaj Esperanto-sciantoj en decembro de la pasinta jaro vojaĝis al Suda Koreio por trejni tie batalantecajn adeptojn.

"Kiel oni diras en Esperanto : ’Alia mondo estas ebla’ ". Tiel konkludas Claire Provost, ne sen pli profunda signifo.