Ekskursoj

Publié le lundo 28a januaro 2008 par Vito , mis a jour le merkredo 19a marto 2008

Duontaga senpaga ekskurso en la apuda Se-Parko
(Parc de Sceaux)

Se-parko kaj kastelo fone

Piede el Johano Zajo, necesas nur transiri la straton...
Senpaga, sen enskribiĝo !
Eblaj vidindaĵoj en la Se-Parko : Granda Kanalo, Akvofaloj, Kastelo,Oranĝejo. Vizito al la Muzeo de Francilio eblas private sed ne grupe.


Pro sia granda sukceso ĉe la publiko, la subĉiela senpaga ekspozicio Arborescence plu daŭros ĝis la 31a de marto, do estos vizitebla dum la kongreso !

Ĝi prezentas verkojn kaj dokumentojn malofte montratajn, aŭ konservatajn ĉe eksterlandaj kolektoj de gravuloj pri fotarto, tio estas ĉirkaŭ 100 arbofotografaĵojn grandformate reproduktitaj kaj ekspoziciitaj meze de la Se-Parko.
Ĝi emfazas la reliefigon de la naturaj mirindaĵoj kaj insitas pri la maniero laŭ kiu ili inspiras la fotartistojn.

Tiu ekspozicio ankaŭ celas atentigi kaj agemigi pri protektado de arboj, evidentaj simboloj de la naturo.

Supren


Tuttaga ekskurso marde en Vinceno en du elekteblaj grupoj (sama prezo por la du grupoj : 15 €)

Dore-Pordo

Tiu ĉi loko entenas multajn viziteblecojn :


 Vincena arbaro, aneksita al Parizo kaj aranĝita en la XIXa jc.
La belaj kverkoj memorigos al ni Ludovikon la IXan kaj liajn juĝdecidojn.
El École Centrale, aŭtobuso kondukos nin al Vinceno (Kastelo, Porte Dorée).
En la Kastelo, kies alta ĉefturo (donjon) superstaras la dikajn remparojn, ni eniros en la grandegan korton, admiros ankaŭ la ĉarman kapelon (ne finrenovigitan) kaj la reĝan kaj reĝinan pavilonojn.
Apude troviĝas la botanika ĝardeno, Parc Floral, vidinda loko, ni jam ĝuos la unuajn florojn, plurajn vitrajn dometojn (forcejojn), lageton, statuojn ktp.

 Porte Dorée (Dore-Pordo) estas unu el la enirejoj al Vincena arbaro. Sur la placo vidiĝas la eksmuzeo de la kolonioj, nun tranformita en Cité nationale de l’histoire de l’immigration, ni vizitos ĉi tiun tute novan kaj riĉan muzeon de la enmigradohistorio.

Muzeo de la enmigradohistorio kaj Akvario

Sube en tiu konstruaĵo la fama Tropika Akvario estas daŭre malfermita.
Tutapude troviĝas la Lago Daumesnil, kun eble siaj boatetoj, pli fore la Zoologia Parko, kiu en sia tempo estis mirinde bone aranĝita, nun renovigota, tamen interesa.

Ĉar estas tro por viziti, se ni estas multnombraj, ni antaŭvidas 2 grupojn :

N° 1 : Tiuj, kiuj matene deziras private viziti la Akvarion aŭ la Zoon, aŭ tutsimple promeni en arbaro (eble boati), malsupreniros el nia buso ĉe Porte Dorée kaj restos en la Vincena parto Daumesnil, kune tagmanĝos kaj vizitos la muzeon.

Flora parko


N° 2 : Alia grupo malsupreniros el nia buso antaŭ la Kastelo. Ni ĉiĉeronados pri la diversaj konstruaĵoj, vizitos la ĝardenegon Parc Floral. Poste per urba buso 46 ni revenos al Porte Dorée por kune tagmanĝi kaj viziti la muzeon.

Tamen du aferoj estos komunaj :

  1. por kiuj ne piknikos, manĝo je 13a 20 en malmultkosta, rapida memservo Quick, kiu proponos i.a. miksitajn salatojn, vi mem elektos kaj pagos (vitra teraso rezervita) ;

  2. tutapude je 14a 45 vizito, helpata de aŭskutilo, de la Enmigrado-muzeo (evidente se kelkaj ne komprenos la francan ni esperante klarigos al ili).

Indiku sur la aliĝilo se vi eventuale preferas la pli trankvilan grupon n° 1 aŭ la n° 2.

Je la 17a horo ni kune uzos metroon al nia sidejo (stacio Nationale), kie atendos nin la valizoj. Vi ricevos folion klarigante, kiel atingi la diversajn stacidomojn por hejmenveturi.

Supren


Nun ni esperas rapidajn aliĝojn por finprepari ĉi tiun tagon.
Dankon !

Terez’
Se vi deziras aliajn informojn turnu vin rekte al :
pinet (punkto) th (cxe) wanadoo (punkto) fr