El La Sago 90 : Eroj de la kultura programo

Publié le dimanche 6 janvier 2013 par Vito

Jam eroj de la kultura programo en la 68a SAT-Amikara kongreso « ĉelima »

La tuta programo konstruiĝas, kaj jen la unuaj elementoj.
Kiel kutime, tiun anoncon vi konsideru kiel alvokon al partopreno. Kiu emas prezenti ion, tiu sin anoncu al la redaktejo de LaSago (reta kaj tera adresoj p.3), sendante samtempe prezento-tekston, kun fotoj se indas, kun teknikaj informoj (tempo, ilaro...).

Mirejo, ne nur prezidanto de la Organiza Kongreso Komitato prezentos tri programerojn :

 1. Prelego pri limoj (Unu horo, dato haj horo ne jam difinitaj)
Fiŝoj, birdoj, aero, transiras la limon, same bruoj, odoroj, fumoj.
Ofte limo estas pinto, monto aŭ rivero : geografie difinitaj limoj.
Ofte limoj estas esprimo de volo de politikistoj : afrikaj limoj sen iu respekto al la loĝantoj.
Limo inter Eŭropo kaj Azio, kie ???
Limoj estas pordoj, aŭ muroj : Berlina Muro kaj similaj.
Lingvolimoj tra Eŭropo, Belgio, Svislando, kulturaj limoj.
En la franca : du vortoj : frontière kaj limite. En aliaj lingvoj : border, frontier, Grenze, sakai, limit, bounder…..
Haŭto estas limo.
Nevideblaj limoj.
Deciditaj limoj : aĝoj.
Apartaj kazoj.
Ĉar « nacio » estas difinita grupo, limigita grupo, ĉu « sennacieca » egalas al « senlima » ??
Difino : « Limoj estas konstanta perforto, kiun Historio faras al Geografio » (J. Ancel)

 2. Parolado kun fotoj (20 min., dato haj horo ne jam difinitaj)
Rakonto el Japanio pri ĉelima amikeco
« Sovaĝa rozo »

 3. Ŝnuro-ludo (15 min., dato haj horo ne jam difinitaj, verŝajne okaze de la kongresa foto)
La lima ludo : Kun la kongresanoj. Amuza momento, tamen pensiga.


Prelego de Ĵak Le Puil

Ja, vole nevole Esperanto estas revolucia lingvo

La vorto mem "revolucio" timigas multajn homojn, ankaŭ min kompreneble. Ĉu oni povas ĝoji pri sangaj revolucioj ? Ŝajnas ke jes por kelkaj, sed por mi certe ne, kaj ne pri tiaj revolucioj mi pensis, kiam mi proponis ĉi temon !
Kompreneble mi pensis pri la dua difino de "revolucio" en PIV : "Subita profunda ŝanĝiĝo en la irado de afero". Cetere, kaj bonŝance por mi PIV donas tute taŭgan ekzemplon, kiu estas frazo de Zamenhof mem :

« Plej grandaj elpensoj ne faros en la vivo de la homaro tian bonfaran revolucion, kian faros la enkonduko de lingvo internacia. »

Sed kial aldoni « vole nevole » ?

Ĵak Le Puil


Ĉirkaŭ Karmen’

Tiu spektaklo "ĉirkaŭ Karmen’" estas tute originale aparta spektaklo pri la samnoma opero de Bizet, kies famo ĉiujn trafis. La politikaj kondiĉoj en la 19a jarcento estigis la Karmenan miton. Hispanaĵoj estis tiam tre laŭmodaj en Francio.
Didaktika teksto klarigas kaj analizas la cirkonstancojn de la kreado de tiu verko, sed ankaŭ la ĉefajn anekdotojn kaj la simbolismon de la persono-roloj.
En la parolatan tekston enmiksiĝas dancoj, muzikaj pecoj, kantoj laŭ plej famaj melodioj : Toreisto, Habanero, Apud rempar’ de Sevilo, knabokoruso ktp......

La tuto formas koheran, agrablan spektaklon instruan kaj distran !

Ĝin elpensis Franjo LEVEQUE ,
Ĝin interpretos la koruso "Interkant’" kun helpo de dancistinoj,
Piane akompanos Murielle VEDRINE
Rolos Karmenon : Zdravka LENEPVEU
Rakontos eksterscenaĵojn : Franjo LEVEQUE kaj Robin BETO
Pripensis la enscenigon Monique LUCAS.

 Ĉi teksto fontas el La Sago 90, p5.