Eŭropa Socia Forumo 2003, Paris-Saint-Denis - Ĉu eblas alia mondo sen alia lingvo ?

Publié le lundo 23a aŭgusto 2004 par admin_sat

Redakti raporton pri la tuto de la okazintaĵoj de la Eŭropa Socia Forumo ne povas esti la afero de unu sola persono ĉar la lokoj, kie troviĝis asociaj standoj, kie havis lokon seminarioj, laborgrupoj kaj prelegoj, estis ege disaj, eĉ tro, tiel ke ne malmultaj homoj perdis tempon en transportrimedoj aŭ eĉ longe penadis por trovi ne ĉiam bone indikitan lokon... Tamen, bonŝance, dank’al la klopodoj de Vincent Ĉarlot, kaj ĉefe de René Ballaguy, kun helpo de Émile Mas kaj aliaj aktivuloj, certe tre malmultaj estis la partoprenantoj de la Forumo, kiuj ne aŭdis aŭ ne vidis la vorton ESPERANTO, kiuj ne eksciis ke grandaj eblecoj kuŝas en tiu lingvo por krei la bazojn de alia mondo. La rilato al la ideo de Esperanto estis preskaŭ ĉiam simpatia, foje eĉ entuziasma, malofte moka, malagrabla aŭ malamika.

Ne mankis eblecoj informiĝi ĉar, sub grandega tendo en kiu ariĝis 70 asocioj kaj organizoj en Saint-Denis, en la norda ĉirkaŭurbo de Parizo, krom la stando de SAT kaj de SAT-Amikaro estis ankaŭ tiu de Eŭropo-Demokratio-Esperanto (EDE) kun Esperanto-95. Tre bona kunlaboro cetere okazis inter ambaŭ standoj. En la norda parto de Parizo, en La Villette, estis la stando de Esperanto-France, de JEFO (Junuloj) kaj FET (Esperanto-Federacio de la Laboro). Estas aldoninde, ke samloke troviĝis ankaŭ la stando de la Mondcivitanoj <http://www.recim.org>, t.e. movado, kiu uzas Esperanton.

Esperanto havis sukceson precipe ĉe juna publiko, senantaŭjuĝa kaj tre ema al malkovro. Estis i.a. multaj Hispanoj. Estas interese noti ke pluraj asocioj petis de ni kunlaboron ĉu por la instruado de la lingvo, ĉu por tradukado de dokumentoj (interretaj aŭ paperaj), aŭ por labori sur difinita tereno. Inter ili estis la Asocio por Disvastigo kaj Serĉado en Libera Informadiko (Association pour la Promotion et la Reĉerĉe en Informatique Libre <http://www.april.org> ), kiu laboras i.a. por la libera regprogramo Linux laŭ spirito tute konforma al tiu de la sennacieca kaj senmonopola lingvo Esperanto. Tute apude troviĝis la Asocio de Iranaj Virinoj en Francio (Association des Femmes Iraniennes en France ) kiu strebas diskonigi la neenviindan situacion kaj sorton de la virinoj en Irano sub la nuna reĝimo. Vidalvide troviĝis la stando de la Franca Grupo de Nova Edukado (Groupe Français d’Éducation Nouvelle — GFEN : <gfen@gfen.asso.fr> <http://www.gfen.asso.fr> kies senlimaj emancipaj celoj kaj agado estas en perfekta konformeco kun tiuj de SAT. Tre interesaj kontaktoj okazis ankaŭ kun la Kamparana Konfederacio (Confédération Paysanne), kiu cetere serĉas volontulojn por printempa falĉado de Genetike Modifitaj Organismoj.

Grava programero por Esperanto, iniciate de Hungara Esperanto-Asocio (HEA), EDE kaj Esperanto 95, estis la seminario okazinta dum la vendreda posttagmezo en Bobigny, en la nordorienta ĉirkaŭurbo de Parizo. Ĝi estis anoncita en la oficiala programo kun simultana interpretado por Esperanto, la franca, la angla kaj la hispana. Ĝi arigis inter 40 kaj 50 homojn. En Esperanto prelegis Oszkar Princz, prezidanto de HEA, pri la problemo de la lingvoj en Eŭropo kaj pri la ebla rolo de Esperanto ; en la franca Ĉristian Garino pri la Nova Eŭropa Konstitucio kaj la lingvoj, pri la Eŭropa Tago en Strasburgo (kun projekto de manifestacio sur la Ponto de Eŭropo la 9-an de majo 2004) kaj pri la planoj de EDE. Ĉar mankis interpretistoj de la itala al la menciitaj lingvoj kaj de ili al la itala, profesoro Pantaleo Rizzo, fakulo pri ekonomio, bonvolis prelegi en la franca, kiun li fakte sufiĉe bone regas, pri la temo : "Esperanto kaj konstruo de komuna identeco ; praktika propono en kiu rolos Esperanto".

Laŭ raporto de Jacques Sĉram (Belgio) prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT, okazis prelegoj ankaŭ en la sidejoj de Esperanto-France kaj de SAT-Amikaro. En la sidejo de SAT-Amikaro li mem prelegis pri la nepra bezono de universala lingvo por progresigi la senton de homa senlima solidareco. Poste parolis Vilhelmo Lutermano pri la monata gazeto "Le Monde Diplomatique", pri ties historio kaj pri la kreskanta nombro da artikoloj publikigitaj en Esperanto-traduko, unue sur liaj personaj paĝoj kaj plej laste kadre de la interretaj paĝoj de la gazeto mem, tiel ke nun la Internacia Lingvo estas en fakto agnoskata inter la diverslingvaj paĝaroj de tiu gazeto sub <http://eo.mondediplo.com/> . Claŭde Longue-Épée prezentis la planojn de la asocio, kiun li prezidas, Espéranto-France, por festi la centan datrevenon de la Bulonja kongreso por ke tiu kongreso de 2005 estu tiu de Esperanto kaj de ĉiuj esperantistoj. En la sidejo de Espéranto-France, Renato Corsetti, la prezidanto de UEA, klarigis, kial nenio malhelpas, ke membroj de UEA partoprenu en eventoj kiaj estas la sociaj forumoj. Samloke, la ĵaŭdon, Wera Blanke, el Germanio, pritraktis la temon "ATTAC kaj Esperanto".

Pri la eĥo ekstera al la Forumo, aludoj pri "Babelo", indikas ke problemoj de lingva interkompreniĝo estis tre percepteblaj. En Nico, Éric Beneĉ povis aŭdi jam la unuan tagon, la 12-an de novembro, aludon pri "vera Babelejo" en raportaĵo kiun dissendis la televidkanalo TF1 en sia tre spektata vespera informprogramo de la 20-a horo. En sia TV-ĵurnalo de la 19a 30, France 3 montris homamason antaŭ kiu troviĝis granda banderolo kun la vorto ESPERANTO.

Sed tiu babela situacio estis delonge antaŭvidebla ĉar, kiel unikan laborlingvon kaj antaŭgardan (preventivan) rimedon, la asocio SAT, kiu estas en si mem antaŭtempa Socia Forumo, adoptis jam ekde sia fondiĝo, en Prago, en 1921, la sennaciecan lingvon Esperanto kiu priveligias neniun nacion, neniun potencon aŭ homgrupon.

Dum deĵorado en la stando de SAT kaj SAT-Amikaro, Ronald Lynn, el Londono, havis la okazon paroli kun irlanda ĵurnalisto, kiu esprimis la bezonon de internacia lingvo, kiun la angla, laŭ lia opinio, plenumas nekontentige. Estis efektive konstateble, ke dum tre malmultaj forumanoj haltis antaŭ la standoj de organizoj, kiuj konigis sin nur per la angla, tre vizitataj, ankaŭ de eksterlandanoj, aparte de multaj Hispanoj, estis la du Esperanto-standoj de Saint-Denis. Tre utilis la seslingva flugfolio eldonita de SAT kaj presita de SAT-Amikaro, kies teksto aperas en la sekcio "Socia kampo" de <http://www.esperanto-sat.info> ĉar, el tiuj ses lingvoj (Esperanto, angla, germana, franca, hispana, nederlanda), praktike ĉiuj vizitantoj pli malpli scipovis almenaŭ unu. Inter la fremdaj esperantistaj vizitantoj de niaj standoj estis i.a. Italo, Svedo (Dan Levitan el Stokholmo), Bulgaro (Metodi Markov)...

Antaŭ la stando de la Ligo de Homaj Rajtoj, deĵoranto prave diris al virino, ke ni, Okcidentanoj, ne devas projekcii sur la tutan mondon la manieron laŭ kiu ni mem vidas ĝin. Tamen, malgraŭ atentigo de esperantistoj, la Ligo neniam degnis funde studi la dosieron pri la interpopola lingva komunikado en kiu kuŝas multaj atencoj kontraŭ libereco kaj la principo de egalrajteco. Pro tiu sinteno, unu okcidenta lingvo trudiĝas nun tutmonde kaj ĝi tutmonde vehiklas, disvastigas, "projekcias" la okcidentan mondkoncepton kaj eĉ, ĉefe, la koncepton de unu superreganta nacio. Vera diluvo de ties produktaĵoj inundas kaj poluas ne nur la mondon sed ankaŭ la mensojn.

Mankoj estis konstateblaj en nia organizado kaj informlaboro, sed malgraŭ tio la rezultatoj estas ege kuraĝigaj. Tiu medio vere sentas kaj pli bone komprenas ol aliaj la bezonon de komuna sennacieca lingvo. La spirito de la sociaj forumoj konsistas ĝuste en senlima interŝanĝo de spertoj kaj ideoj, kaj estis konstateble ke la lingva barilo konsistigas gravan malhelpon en tiu interŝanĝo de spertoj kaj ideoj. Estas klare, ke la ĉeesto de Esperanto estos pli kaj pli dezirinda kaj eĉ necesa en tiu kadro. La venonta Eŭropa Socia Forumo okazos en Londono. Ĉu post tiu sperto, kaj la antaŭaj spertoj de kelkaj el ni en Porto Alegre kaj Florence, ni estos ankoraŭ pli videblaj kaj efikaj ?

La batalo kontraŭ la kondamninda sovaĝa tutmondiĝo, la batalo por ke la neevitebla tutmondiĝo estu homeca, tio estas giganta laborejo, kiu postulas bonan lingvan komunikadon kaj informinterŝanĝon. Nu, antaŭ ol entrepreni ion ajn, por ne iri rekte al fiasko, necesas komenci per interkompreniĝo kaj interkonsento. En la epoko de la senlimaj Sociaj Forumoj, alvenas la momento meti je la servo de la emancipado de la popoloj la lingvan ilon kontraŭ kiu la totalismaj reĝimoj kaj la totalismo de la mono estigadis silenton.

Henri Masson

Ĝenerala Sekretario de SAT-Amikaro
Kunaŭtoro de "L’homme qui a défié Babel" samtempe aperinta kun ĝia Esperanto-traduko "La homo kiu defiis Babelon" (decembro 2001, eldonejo "L’Harmattan", Parizo).