Evrio (91), 27a-30a de novembro : Internacia Renkontiĝo (MSIŜR)

Inter la 27a k 30a de novembro 2008 en la konferencejo "Genocentro" de Evrio (91) - Francio, SAT-Amikaro (Unuiĝo de esperantistaj laboristoj franclingvaj) partoprenos la internaciajn renkontiĝojn ĉirkaŭ la jena temo :

« Kiel reciprokeco kontribuas al konstruigo de solidara mondo ? »

Organizitaj de la Movado des Sci-InterŜanĝaj Retoj (MSIŜR, vidu ĉi suban ĉarton) k la Movado Internacia por Reciprokeco Aktiva (MIRA, kies kunfondinto estas SAT-Amikaro), ili okazos inter la 27a k 30a de novembro 2008 en Francio, ĉe jena adreso :
Génocentre d’Evry
1, rue de l’Internationale
91000 EVRY,

kadre de la Eŭropa tago de Interkultura Dialogo.

Individua partopreno estas libera kaj malferma al ĉiuj.


Ĉarto de la sciinterŝanĝaj retoj

La jena ĉarto konsistigas la etikan referencon de la sciinterŝanĝaj retoj.

1. La "Sciinterŝanĝaj retoj (SIŜR)" estas popolklerigaj grupoj, konsistas el gecivitanoj ĉiuaĝaj, kun diversaj politikaj kaj religiaj opinioj, kaj diversaj sociaj aŭ kulturaj devenoj.

La SIŜR celas ebligi al la anoj  : transdoni sciojn kaj akiri sciojn, kadre de reciproka interŝanĝo (scioj  : konoj kaj kapabloj/kompetentecoj).

2. La sciinterŝanĝaj retoj funkcias per "malferma reciprokeco", t.e. ke eblas ricevi scion de iu alia ol tiu, al kiu oni donas.

La SIŜR faciligas la eblecon interrilati kun homoj, sciante ke eblas lerni antaŭ instrui (aŭ reciproke) kaj ke estos uzita la bezonata tempo por atingi la nepran reciprokecon.

3. La transdono de la scioj ne gajnigas monkompenson. La sci-transdonanto nenion perdas el siaj konoj. La petanto estas instigita siavice donaci unu aŭ plurajn el siaj scioj.

Ne oportunas starigi hierakion aŭ ian mezurilon por taksi la relativan valoron de ĉi tiuj scioj.

4. Pri la enhavo de ĉiu interŝanĝo, la lern- aŭ instrumetodoj kaj la praktikaj realigmanieroj kompetentas la koncernatoj, kiuj libere elektas siajn bezonojn, eblojn, problemojn aŭ disponeblecojn.

Ekrilatigo okazas por helpi ĉiun pli bone difini la enhavon, la metodon kaj la takskriteriojn de ĉiu interŝanĝo.

5. Ĉiuj anoj de SIŜR helpu ĉiujn identigi siajn sciojn kaj la rimedojn por transdoni ilin al aliuloj, samtempe helpante konstrui iliajn lern- kaj instrupetojn.

La zorgo pri la sukceso de la aliulo estas nepre necesa por plifirmigi propran scion. Tiu rilato inter uloj estas fonto de meminstruado kaj do individua kaj persona valorigo per aliulo.

6. Nenia jura kadro estas rekomendita. Ne estas modela regularo por la funkciado de ĉiuj SIŜR (ankaŭ por la necesaj monrimedoj).

Reciprokeco devas esti la nepre necesa kriterio de prijuĝo de ĉiuj projektoj.

Kadre de la SIŜR, oni atentas, ke ĉiu rolu, inklusive en la ellaborado de la informo, la decidpovo kaj la lern- metodoj kaj rimedoj, kaj do aktive partoprenas en la bona funkciado de sia SIŜR.

7. La individua valorigo disvolvata en la SIŜR devas esti konsiderata, kiel civitanlernejo. Pro tio, gravas, ke kolektiva kreado restu unu el la celoj de la SIŜR. Do necesos, ke la sciinterŝanĝoj ebligas kolektivajn iniciatojn.

8. Povas esti agnoksitaj kiel animantoj de la retoj, la homoj  :

 kapablaj labori skipe celante enskipigi pliajn partoprenantojn  ;
 akceptantaj pluretnan, plurkulturan socion, ideologie, religie kaj filozofie diversa  ;
 zorgantaj, ke la sciinterŝanĝoj okazu en tolerema kaj amikema etoso, profite al la persona kaj kolektiva disfloro de ĉiuj, ne kaptebla de iu ajn ideologio.

Dum la disvolvo de la retoj, oni kreos la necesajn rimedojn por la klerigado de la partoprenantoj kaj animantoj por doni al ili la eblecon pli bone kompreni la proponojn kaj petojn, por esti kiel eble plej efikaj en la ekrilatigo de la proponantoj kaj petantoj, kaj ankaŭ en la traktado de la interŝanĝoj.

9. La Retoj devigas sin ligiĝi kadre de "reto de retoj", kadre de Movado.
En ĉi tiu Movado, ĉiu reto estas centra por aliaj retoj.

La ligo inter retoj tiel estas nepre necesa kondiĉo por la agnosko de ĉiu el ili kiel reton.

Grupa traduko de Phil Guichet, Maksimiliano Gverino, Jean-Marie Meunier kaj Vinko Markovo.
Aperis en LaSAGO n°48, oktobro 2008.

Fonto : http://www.mirers.org/spip.php?article32

Pliaj informoj franclingve : http://www.mirers.org/spip.php?article247