Grava pasejo : Jougne

Publié le dimanĉo 6a januaro 2013 par Vito

Jougne estas vilaĝeto sur paseja strato inter Vallorbe, kantono Vaŭdo, Svislando, kaj Pontarlier, departemento Doubs, Regiono Franĉkonteo, Francio. Ŝajnas ke tiu pasejo jam estis uzita de Romianoj. Certe en la Mezepoko homoj povis el Svislando atingi Francion tra tiu aro da kluzoj kaj fendoj. Charles le Téméraire uzis tiun pasejon por ataki la Svisojn, kaj la batalo okazis en Grandson apud Yverdon, tuj sube de Vallorbe ĉe la neŭŝatela lago. Alia interesa evento okazis tie la 26an de aprilo 1945, kiam Marŝalo Pétain, tiam restadanta en Svislando, estis transdonita al Francio, la "liverado" de tiu historia personeco okazis en Jougne.

Nepras rimarki, ke la pasejoj en Ĵuraso estas altaj kaj proksimaj ĉe la pintoj. Jougne situas je 1012 metroj super marnivelo kaj la apuda monto Mont d’Or atingas 1460 metrojn. Do la diferenco atingas 448 metrojn. Kompare kun tio ni rigardu en la Alpoj : la pasejo Grimsel situas je 2165 metroj kaj la apudaj montoj atingas 4000 metrojn aŭ pli. Do la diferenco atingas kvazaŭ 2000 metrojn. En Ĵuraso la formoj estas rondaj, la faldoj paralelaj. Aperas "cluses" tranĉoj tra la faldoj. En la Alpoj la montoj estas rokaj, pintaj, kaj la valoj estas profundaj.

Tiu pasejo gravas pro tute alia kialo : la akvoapartigo. Sude de Jougne, en Vallorbe kaj apudaj regionoj de la kantono Vaŭdo la akvo fluas al rivero Orbe, kiu fluas sub la nomo Thielle en la neŭŝatelan lagon. Poste la akvo fluas al rivero Aare, poste Rejno kaj tiu lasta atingas la Nordan Maron en Roterdamo, Nederlando. Norde de la pasejo Jougne la akvo fluas al rivero Doubs, kiu fluas al Saône, kiu fluas al Rodano, kiu atingas la Mediteraneon. Do se vi staras en la pasejo Jougne, vi povas diri : la norda akvo fluas al la Sudo kaj la suda akvo fluas al la Nordo. La akvo de la valo de Ĉaŭdefono kaj Le Locle same fluas al Doubs kaj al la Sudo. Male la akvo de la valo de La Sagne kaj Les Ponts-de-Martel, tute apud Ĉaŭdefono, same la akvo de la valo de La Brévine, fluas subtere al Val-de-Travers, kies rivero Areuse fluas al la neŭŝatela lago do al la Nordo.

Mirejo

 Ĉi teksto fontas el La Sago 91, p6.