Grésillon (49), 1a - 3a de majo 2009 : Kreado-atelieroj

Praktiku Esperanton, kaj libere kreadu !

Greziljono proponas novstilan staĝon : kreado-atelieroj multspecaj por ĉiuj gustoj.

Ekzemple jen kion vi faros : en la verkado-ateliero de Christian Rivière vi komponos belstilan tekston per beletraj ludoj ; kun Brigitte Bourdet vi malkovros kiel pentri sur ĉiuspecaj objektoj ; en nia (historie fama) bindejo, vi mem konstruos libron ; en la komputikoĉambro vi facile instalos liberan sistemon Linukso, vi kunkreos diskon pri Greziljona historio, vi komponos karton kun foto kaj teksto, vi pritraktos fotojn, ktp. ktp.

Vidu la programon !

Greziljono eliras el malfacila vintro konflikta. Sed, kion montris granda sukceso de staĝo pri Japanio, la nova skipo ekiras bonan vojon. La nova staĝopolitiko celas malfermecon, ĉies kunlaborecon. Ne forgesu, ke Greziljono de ties fondo estas la kulturdomo de ĉiuj esperantistoj ; hejmen revenu al ĝi !

Dominik Bertrand.