Heruvilo-San-Klaro (Hérouville-Saint-Clair), 29a de novembro 2011 : prelego pri Eŭgeno Lanti’ (1879-1947)

Lanti’ estas la nomo de granda figuro de la eo-movado de la unua parto de la 20a jc. Sed tio ne estas lia vera nomo.

Kie li naskiĝis ? En Nehuo (Néhou), vilaĝeto el Manikio (Manche).

Lanti’ estis revoluciulo, je la origino de Sennacieca Asocio Tutmonda, eo-movado tre grava fondita mallonge post la sovetia revolucio.

K kiu parolos al ni pri tiu agitulo, tiu voranto de burĝoj k paroĥestroj ? La patro Marko, monaĥo de la abatejo de Brikebeko (Bricquebec) k esperantisto, kiu sin mergis kun frandemo en la vivon de normandiano ne tute kiel la aliaj. Jen kio promesas !

Tiu vespero estas malferma al la esperantistoj normandiaj k al la membroj de SAT k de SAT-Amikaro de ĉi tie k aliloke.

La prelego okazos je la 18a30 en la Domo de la Asocioj

10-18 quartier du Grand Parc

14 200 Hérouville-Saint-Clair

Informoj : +33(0)6 12 34 13 39 aŭ nicosibi ĉe club-internet.fr