Historieto de la urbo Paŭo

Publié le dimanche 21 décembre 2008 par admin_sat , mis a jour le lundi 5 janvier 2009

La nomo de la urbo aperis en la 12a jarcento kaj la diversaj reĝoj de Bearno komencis evoluigi la urbon  :
En 1464, Paŭo iĝas la ĉefurbo de la reĝoj de Navaro, refuĝintoj rande de la montaro Pireneo.

En 1553, La plej famkonata reĝo de Bearno naskiĝas. Li reĝos sub la nomo Henriko la 3-a de Navaro, kaj iĝos Henriko la 4-a, reĝo de Francio kaj de Navaro.

En 1620, Ludoviko la 13-a ligas la provincojn Bearno kaj Navaro al Francio, kaj la urbo akiras parlamenton  : la  « Parlamento de Navaro  ». Tamen, la urbo restas modesta kaj ŝuldas sian progreson al la nura termofonta turismo de la angloj kaj poste, al la eltrovo de la gasfonto en Lacq, en 1951.

De tiam, la urbo forte disvolviĝas kaj fariĝas la duaranga urbo en Akvitanio, post Bordozo.