Internaciaj asocioj

Ĝeneralaj asocioj

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
SAT estas la plej grava tutmonda organizaĵo de laboristaj esperantistoj. Ĝi estas asocio, kiu celas faciligi la translingvajn kaj transnaciajn rilatojn inter tiuj homoj, kiuj luktas por mondo sen klasa nek alitipa ekspluatado.
SAT grupigas homojn ĝenerale kun maldekstraj opinioj, el ĉiuj ideologiaj tendencoj, kiuj trovas en komuna agado sian unuon. Krome, SAT estas, laŭ sia nomo, sennacieca, tio estas, tute ne gravas la nacio nek ŝtato al kiu ĝiaj anoj apartenas, kaj la asocio ne havas naciajn filiojn. Ĝi tamen kunlaboras je nacia nivelo kun la t.n. Laboristaj Esperanto-Asocioj (LEAoj), kiuj informas pri Esperanto kaj zorgas pri ĝia instruado sur diversaj lingvoteritorioj.

SAT Eldona Fako Kooperativa (SAT-EFK)
SAT-EFK celas faciligi la plenumon de la statutaj taskoj de SAT per eldono de kleriga materialo, pretigita kadre de kolektiva laboro kaj kun laŭeble kohera eldonpolitiko, ankaŭ kolektive difinita.

Universala Esperanto Asocio (UEA)
UEA estas la plej granda internacia organizaĵo por la parolantoj de Esperanto kaj havas membrojn en 117 landoj.
Ĝi laboras ne nur por disvastigi Esperanton sed ankaŭ por veki diskuton pri la monda lingvoproblemo kaj atentigi pri la neceso de egaleco inter lingvoj.

Asocioj kiel SAT-Amikaro

SAT en Hispanio (SATeH)
Asocio kiel SAT-Amikaro en hispanlingvaj mondpartoj.

Libera Esperanto-Asocio por germanlingvaj teritorioj (LEA/G)
Asocio kiel SAT-Amikaro en germanlingvaj mondpartoj.

Sveda Laborista Esperanto-Asocio (SLEA)
Asocio kiel SAT-Amikaro en svedlingvaj mondpartoj.

Popola Rusia Esperanto-Movado (PREM)
Asocio kiel SAT-Amikaro en ruslingvaj mondpartoj.

SAT En Britio, brita Laborista Esperanto-Asocio (SATEB)
Asocio kiel SAT-Amikaro en angllingvaj mondpartoj.

ARCI Esperanto
Asocio kiel al SAT-Amikaro en itallingvaj mondpartoj.

Progresema Esperanto-Forumo
Asocio kiel SAT-Amikaro en la nederlandlingvaj mondpartoj.

Fakaj asocioj

Asocio de Verduloj Esperantistaj (AVE)
Asocio de esperantistoj kiuj subtenas politikan ekologion.

Ligo de Samseksamaj Geesperantistoj (LSG)
Organizo por gejaj, ambaŭseksemaj kaj transgenraj geviroj.

Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI)
Ĝi estas la ĉefa kolektiĝejo por instruistoj kaj edukistoj de Esperanto.

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Sekcio de UEA por junaj esperantistoj (30-jaraĝa kaj malpli), kiu popularigas internacian kompreniĝon per renkontiĝoj, edukaj programoj kaj uzo de internacia lingvo, Esperanto.

EUROKKA
La celo de EUROKKA estas disvolvi kaj disvastigi en la Esperanto-movadon sed ankaŭ ekster ĝi Esperanto-muzikan kulturon, la muzikbandojn kaj artistojn kiuj kantas Esperante.

SAT-Frakcioj

Komunista Frakcio
Komunista Frakcio referencas al la instruoj de Marks kaj aliaj pensuloj de la laborista movado. Ĝi konsideras pri la lecionoj de la historio kaj kontribuas sur sia tereno kaj per siaj rimedoj al la agado kaj bataloj de sia klas- kaj partifratoj.

Liberecana Frakcio
Liberecana Frakcio konsistas el SAT membroj, de la sama politika filozofio aŭ tendenco kiuj sin definis kiel anarkiistoj, liberecanoj, anarki-sindikatistoj, anarki-komunistoj, ktp.

Liberpensula Frakcio
En Liberpensula Frakcio, oni diskutas pri ĉiuj problemoj, ne nur tion, kio koncernas ateismon, religiojn, sed oni tuŝas la mondajn problemojn.

Sennaciisma Frakcio
Sennaciisma Frakcio konsistas el SAT membroj, kiuj sin definis kiel sennaciistoj.

Ĉielarka Frakcio
Ĉielarko estas grupo de progresemaj homoj, SAT-anoj kaj ne SAT-anoj, kiuj estas samseksemaj, ambaŭseksemaj, transseksemaj, transvestemaj, plurseksemaj, tutseksemaj, senseksemaj, kapricseksemaj, kaj homoj kiuj subtenas seks- diversecon kaj liberigon.