Iom pri la urbeto Métabief

Publié le dimanche 6 janvier 2013 par Vito

Je 4 km de la svisa limo kaj je 2 km de la nacia strato numero 57, kiu ligas Pontarlier en Francio kun Vallorbe en Svislando situas Métabief, piede de monto Morond. Tiu vilaĝo estas konata pro la beleco de la ĉirkaŭanta verda pejzaĝo. La teritorio de la vilaĝo etendiĝas sur 574 hektaroj en alteco de 930 m ĝis 1420 m.

La nomo Métabief devenas de la praa franca lingvo « mete », kies signifo estas limoŝtono, kaj « bief », rivereto. La rivereto en Métabief nomiĝas la ruĝa Bief, ruĝa rivereto. Tiu rivereto estis limo inter « bariochage » de Pontarlier (bariochage estas unuiĝo de liberaj homoj) kaj la posedaĵo de Jougne, al kiu Métabief apartenis.
Oni povas supozi, ke tie estis tranoktebleco sur la strato inter Pontarlier kaj Laŭzano. Jean de Chalon, sire d’Arlay liberigis la loĝantojn de Métabief en 1393. Kompreneble la loĝantoj kreskigis cerealojn kaj legomojn por nutri sin, tamen plie ili trovis kaj elfosis feron ekde la dekkvina jarcento ; per tiu metalo homoj povis produkti la ilojn bezonatajn por la agrikulturo kaj arbaroprizorgado.

En tia regiono la centraj okupoj de la homoj estas agrikulturo, bredado de bovinoj por akiri lakton kaj viandon kaj ekspluatado de arbaroj. En Ĵuraso ambaŭflanke de la limo naskiĝas interesaj sociaj strukturoj nomitaj « Les communaŭ », kie ĉiuj kune, komune, zorgas kaj organizas la bezonatajn laborojn kaj decidojn.

En Métabief ekde la mezo de la dudeka jarcento naskiĝas alia grava okupo : turismo kaj vintraj sportoj. En la jaro 2009 loĝis tie ĉirkaŭ mil homoj. Tie staras 2200 feridomoj kaj diversaj fericentroj kaj hoteloj. Multaj diversaj sportebloj ekzistas kaj por la vintraj restadoj kaj por la someraj restadoj. Vendejoj kaj butikoj abundas, kie oni povas aĉeti la lokajn produktojn : fromaĝon (Comté), kolbasojn (saucisse de Morteau) kaj aliajn.

Distanco Pontarlier – Métabief : 18 km
Distanco Métabief – Mouthe : 15 km
Distanco Métabief – limo kun Svislando (Jougne) : 4 km

http://fr.wikipedia.org/wiki/M%C3%A9tabief

 Ĉi teksto fontas el La Sago 91, p8.