Internacia Virina Tago 2007 en Hiroshimo

Publié le merkredo 24a januaro 2007

La mesaghoj estis tradukitaj de Esperanto al la japana kaj poste afishitaj, kun la traduko, sur paneloj.


En la nomo de Komitato por la Virina Tago de UN, 2007, 25 virinaj organizoj de la gubernio Hiroŝima, kaj la municipo Hiroŝima, sendas solidarecan mesaĝon al vi tutmonde, nur pere de esp-istoj en la mondo. Komisiite de la Komitato same kiel dum la lastaj jaroj, mi petas vian kunlaboron :

Bonvolu sendi al mi vian respondan mesaĝon por la Tago, mi petas, ĉefe pri paco, kaj kiel heredigi pensojn pri viaj spertoj pri milito al sekvanta generacio (maksimume en A-4a formato, ne per dosiero, sed kiel tekston), ĝis la 25a, de februaro.

Responda mesaĝo menciu nomon, aĝon, sekson, profesion kaj loĝlokon. Ĉiujn respondojn ni presos kaj prezentos en la kunveno de la Tago.
Jen, la mesaĝo de la Komitato :

Solidareca Mesaĝo el Hiroŝimo por la Internacia Virina Tago 2007

En la nomo de Kunveno por la Internacia Virina Tago 2007 en Hiroŝimo ni sendas al vi ĉiuj elkore amikecan saluton.

En ĉi jaro la 10an de marto ni havos kunvenon por Internacia Virina Tago kun ĉefa temo "Al gefiloj transdonu morgaŭon sen milito".
En la kunveno ni spektos animacian filmon "Vitra kuniklo", kaj aŭskultos de originala aŭtoro pensojn por paco. La filmo temas pri 12jaragha" knabino perdinte sian familion en milito, tamen esperante kun la japana paca konstitucio, heredigi kordeziron por paco al sekvanta generacio.

La jaro 2007 estas la 60a jaro de la Japana Konstitucio. Ni el mizeraj spertoj sub la milito decidis neniam plu ripeti militon, kaj tenas la Japanan Konstitucion kun la 9a artikolo absolute paciisma. Sed, en la mondo daŭras ĉiaj bataloj kaj militoj, kaj en Japanio nun fortiĝas movo renversi la 9an kaj laŭleĝe militi. Gravas heredigi nian sperton el milito al sekvanta generacio, kaj protekti pacan konstitucion,ni pensas. Ni, virinoj en Hiroŝima kore deziras kunlabori por paco kaj homaj rajtoj kun virinoj en la mondo. Ni trans muroj de nacieco, religio kaj kulturo kunlaboru man-enmane, reciproke helpu nin por konstruado de paco en la 21a jarcento.

Bonvolu doni al ni viajn pensojn kiel heredigi porpacan deziron el viaj spertoj pri milito, por ke ni prezentu ĝin en nia kunveno.

S-ino NOBUMASA Tieko, la Reprezentanto de
la Komitato por Internacia Virina Tago 2007, kaj Municipo Hiroŝima.


Kune kun organizoj de Socia Partopreno de Virinoj/de Japana Virina Konferenco 2007/de Semipalatinsk Projekto/de Lokaj Virinaj Organizoj/de Emerita Sindikato/de Virinaj grupoj de WE-Palaco/de Urba Konsilio de Virinaj Organizoj/de Konsilio de Komerc-Industria Ligo/de Kinema Karavano/ de Virina Demokratia Klubo/de Gubernia centro de Asocio de Novjapana Virino/de Savu Irakan Infanon/de Sindikato de Telekomunika Industrio/ de Urba Instruista Sindikato/de Medicina Sindikato/de YMCA/de Urba ligo por Bonfarto de Patrinoj/de Gubernia ligo por Bonfarto de Patrinoj/ Patrina Asocio por Bonaj Libroj/de Sindikato de Municipa Laboristo/de Sindikato de Urba Oficisto/de Gubernia Ligo de Patrinoj/de Urba Asocio de Patrinoj/filio de Asocio de Novjapana Virino/de Arko de Hiroŝimo.

Respondan mesaĝon al : s-ino OSIOKA Taeko. Rete : osioka@mail.goo.ne.jp