Tiu-ĉi kalendaro celas listigi la planitajn aktivaĵojn de la pariza grupo de SAT-Amikaro, kaj samtempe atentigas pri gravaj aranĝoj organizitaj de niaj fratorganizoj, kie estas eble deĵori per budo, kontakti eventualajn kunlaboremulojn aŭ alimaniere informi pri SAT kaj Esperanto.
Se vi konstatas mankon aŭ eraron en ĉi-tiu listo, ne hezitu proponi korektojn, aldonojn ktp...
Kiam la loko ne estas indikita, temas pri la sidejo de SAT-Amikaro, 134 bd Auriol, 75013 Parizo.
Ne forgesu transdoni la informojn al la kamaradoj sen retaliro, kiuj ne regule vizitas la sidejon.
sab 12/4, 14h00 :kunveno de la Pariza Grupo de SAT-Amikaro
15h00 :kunveno de la Pariza SAT-rondo
dim 13/4, 14h00 : vizito de Probal Dasgupta, prezidanto de UEA, al la SAT-Amikara sidejo, por neformala interparolo.
1/5, Parizo : manifestacio de la Unua de Majo, sub esperantaj montropaneloj.
24/5, Parizo : memormanifestacio al la Muro de la Federintoj, iniciatita de la Amikoj de la Pariza Komunumo
sab 31/5, 15h00 : festo de la lernantoj
sab 9/8- sab 16/8, en Kazanlako (BG) : kongreso de SAT. La kongresa aliĝilo aperis en la januara numero de Sennaciulo kaj estas restas rete elŝutebla ĉe : http://www.satesperanto.org/Bazaj-praktikaj-informoj.html
dua semajnfino de septembro, de ven ĝis dim, en la Kurnovo (93) : Homara Festo, kun komuna budo de FET, JEFO kaj la Pariza Grupo de SAT-Amikaro.
Ĉirkaŭ la 11a de novembro : kontraŭmilitista festivalo, organizita kunlabore la Pacista Unuiĝo ???
rethavantaj kamaradoj ne forgesu peti aliĝon al la dissendolisto de la pariza grupo :
http://fr.groups.yahoo.com/group/ParizaGrupoSATAm/
kaj konsultu regule la informojn haveblajn en la reto :